Ministraro tria de Angela Merkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ministraro tria de Angela Merkel
federacia kabineto de Germanioparlamenta periodo
Jurisdikcio Germanio
Lando Germanio
Partoprenanta Ursula von der LeyenSigmar GabrielFrank-Walter SteinmeierThomas de MaizièreHeiko MaasWolfgang SchäublePeter AltmaierBrigitte ZypriesAndrea NahlesKatarina BarleyHans-Peter Friedrich • Christian Schmidt • Manuela SchwesigHermann GröheAlexander DobrindtBarbara HendricksJohanna WankaGerd Müller vd
Dum 17-a de decembro 2013 - 14-a de marto 2018
Antaŭulo Ministraro dua de Angela Merkel
Sekvanto Ministraro kvara de Angela Merkel
Retejo Oficiala retejo
vdr
Angela Merkel

La tria ministraro de Angela Merkel estis la federacia registaro de Germanio, kiu laŭplane oficas ekde la 17-a de decembro 2013, la tago de ofica ĵuro, dum la 18-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag sekve de la parlamenta baloto en Germanio 2013. Ĝi formale oficis ĝis la 24-a de oktobro 2017, sed pro longdaŭraj koaliciaj marĉandadoj ankoraŭ provizore pluagis ĝis la 14-a de marto 2018, kiam ĝi estis sekvata de kvara ministraro de Angela Merkel. Estrata de la kristandemokratino Angela Merkel - la unua kancelierino -, ĝi estas subtenata de registara koalicio de la konservativaj partioj Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj Kristansociala Unio en Bavario (CSU) plus la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). La ministraro havas la adjektivon "tria", ĉar jam dum la antaŭaj 16-a parlamenta periodo de la nacia asembleo inter novembro 2005 kaj 2009 la nacia registaro estis estrata de Angela Merkel, same en koalicio inter la partioj CDU, CSU kaj SPD, kaj ankaŭ dum la 17-a periodo de la asembleo inter novembro 2009 kaj decembro 2013 - tiam tamen temis pri koalicio inter la konservativaj partioj CDU kaj CSU plus la Libera Demokrata Partio (FPD), kiu en la baloto de 2013 unuafoje en la historio de la parlamento Bundestag ne atingis minimumon de 5 procentaĵoj da voĉdonoj kaj sekve ne reprezantiĝas en la parlamento.

La listo de la unuopaj ministroj de la "granda koalicio" de la konservativaj partioj Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj Kristansociala Unio en Bavario (CSU) plus la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD) - "granda", ĉar la du partiaj blokoj havas la grandan plimulton de parlamentanoj, kaj la parlamenta opozicio sekve estas kompare malgranda, principe situacio evitinda en parlamenta demokratio - publikiĝis la 15-an de decembro 2013. Ĝi sekvu la direktojn de koalicia programo, kiu havas la memfidan titolon "Deutschlands Zukunft gestalten" - "formi la estontecon de Germanio".

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Ofico Nomo Partio
Federacia Kancelierino
Angela Merkel CDU
Vickanceliero
Sigmar Gabriel SPD
Federacia ministro pri eksteraj rilatoj
Frank-Walter Steinmeier SPD
Federacia ministro pri interno
Thomas de Maizière CDU
Federacia ministro pri justico
Heiko Maas SPD
Federacia ministro pri financo
Wolfgang Schäuble CDU
Federacia ministro pri ekonomio kaj teknologio
Sigmar Gabriel SPD
Federacia ministrino pri laboro kaj socialaj aferoj
Andrea Nahles SPD
Federacia ministro pri nutro, agrokulturo kaj protekto de konsumantaro
Hans-Peter Friedrich CSU
Federacia ministro pri defendo
Ursula von der Leyen CDU
Federacia ministrino pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj
Manuela Schwesig CDU
Federacia ministro pri sano
Hermann Gröhe CDU
Federacia ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo
Alexander Dobrindt CSU
Federacia ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco
Barbara Hendricks SPD
Federacia ministrino pri eduko kaj esploro
Johanna Wanka CDU
Federacia ministro pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo
Gerd Müller CSU
Federacia ministro pri specialaj taskoj, ĉefo de la federacia kancelierejo
Peter Altmaier CDU

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]