Ministraro tria de Jean-Pierre Raffarin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ministraro tria de Jean-Pierre Raffarin
registarofranca registaro
Jurisdikcio Francio
Lando Francio
Dum 30-a de marto 2004 - 31-a de majo 2005
Antaŭulo Ministraro dua de Jean-Pierre Raffarin
Sekvanto Ministraro de Dominique de Villepin
vdr

La ministraro tria de Jean-Pierre Raffarin estis:

Ĝi oficis de la 31-a de marto 2004 ĝis la 31-a de majo 2005, t.e. dum unu jaro kaj 61 tagoj.

Ĝi eksiĝis post la referenduma neo pri ratifo de la traktato estiganta konstitucion por Eŭropo.

Konsisto laŭ la oficiala ordo[redakti | redakti fonton]

La ministraro komence konsistis el 43 membroj krom la ĉefministro, nome 1 ŝtatministro, 16 ministroj, 13 subministroj kaj 13 ŝtatsekretarioj.

Ŝtatministro[redakti | redakti fonton]

Ministroj[redakti | redakti fonton]

Subministroj[redakti | redakti fonton]

  • Subministro pri rilato kun parlamento ĉe la ĉefministro: s-ro Henri Cuq
  • Subministro pri industrio ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj industrio: s-ro Patrick Devedjian
  • Subministro pri malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj, komerco, metiistaro, liberalaj profesioj kaj konsumo ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj industrio: s-ro Christian Jacob (ĝis la 29-a de novembro 2004)
  • Subministro pri ekstera komerco ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj industrio: s-ro François Loos
  • Subministro pri esploro ĉe la ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esploro: s-ro François d'Aubert
  • Subministro pri enlando ĉe la ministro pri enlando, enlanda sekureco kaj lokaj liberecoj:
  • Subministro pri laboraj rilatoj ĉe la ministro pri dungado, laboro kaj socia koheremo: s-ro Gérard Larcher
  • Subministro pri lukto kontraŭ socialaj malfirmeco kaj ekskluzivo ĉe la ministro pri dungado, laboro kaj socia koheremo: s-ino Nelly Olin (de la 28-a de oktobro 2004 kiel subministro pri integriĝo, egalŝanceco kaj lukto kontraŭ ekskluzivo)
  • Subministro pri veteranaro ĉe la ministro pri defendo: s-ro Hamlaoui Mékachéra
  • Subministro pri eŭropaj aferoj ĉe la ministro pri eksterlando: s-ino Claudie Haigneré
  • Subministro pri kunlaboro, evoluigo kaj franclingvismo ĉe la ministro pri eksterlando: s-ro Xavier Darcos
  • Subministro pri maljunularo ĉe la ministro pri sano kaj sociala protekto: s-ro Hubert Falco
  • Subministro pri turismo ĉe la ministro pri infrastrukuro, transporto, teritoria aranĝado, turismo kaj maro: s-ro Léon Bertrand
  • Subministro pri loĝado kaj urbo ĉe la ministro pri dungado, laboro kaj socia koheremo: s-ro Marc-Philippe Daubresse (de la 28-a de oktobro 2004)
  • Subministro pri buĝeto kaj buĝeta reformo ĉe la ministro, ministro pri ekonomio, financo kaj industrio, ministrara parolisto: s-ro François Copé (de la 29-a de novembro 2004)


Ŝtatsekretarioj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝtatsekretario pri buĝeto kaj buĝeta reformo ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj industrio: s-ro Dominique Bussereau (ĝis la 29-a de novembro 2004)
  • Ŝtatsekretario pri daŭropova evoluigo ĉe la ministro pri ekologio kaj daŭropova evoluigo: s-ino Tokia Saïfi (ĝis la 21-a de junio 2004)
  • Ŝtatsekretario pri handikapularo ĉe la ministro pri sano, familio kaj solidareco: s-ino Marie-Anne Montchamp
  • Ŝtatsekretario pri junula profesiiĝo ĉe la ministro pri dungado, laboro kaj socia koheremo: s-ro Laurent Hénart
  • Ŝtatsekretario pri loĝado ĉe la ministro pri dungado, laboro kaj socia koheremo: s-ro Marc-Philippe Daubresse (ĝis la 28-a de oktobro 2004)
  • Ŝtatsekretario pri integriĝo kaj egalŝanceco ĉe la ministro pri dungado, laboro kaj socia koheremo: s-ino Catherine Vautrin (ĝis la 28-a de oktobro 2004)
  • Ŝtatsekretario pri viktimaj rajtoj ĉe la ministro pri justico: s-ino Nicole Guedj
  • Ŝtatsekretario pri eksterlando ĉe la ministro pri eksterlando: s-ro Renaud Muselier
  • Ŝtatsekretario pri asekuro kontraŭ malsano ĉe la ministro pri sano kaj sociala protekto: s-ro Xavier Bertrand
  • Ŝtatsekretario pri ŝtata reformo ĉe la ministro pri publika oficistaro kaj ŝtata reformo: s-ro Éric Woerth
  • Ŝtatsekretario pri transporto kaj maro ĉe la ministro pri infrastrukuro, transporto, teritoria aranĝado, turismo kaj maro: s-ro François Goulard
  • Ŝtatsekretario pri teritoria aranĝado ĉe la ministro pri infrastrukuro, transporto, teritoria aranĝado, turismo kaj maro:
  • Ŝtatsekretario pri agrokulturo, nutrado, fiŝkapto kaj kamparaj aferoj ĉe la ministro pri agrokulturo, nutrado, fiŝkapto kaj kamparaj aferoj: s-ro Nicolas Forissier
  • Ŝtatsekretario pri maljunularo ĉe la ministro pri sano kaj sociala protekto: s-ino Catherine Vautrin (de la 28-a de oktobro 2004)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]