Mirchel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mirchel
Blazono de Mirchel
Blazono de Mirchel
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 53′ 44″ N 7° 38′ 49″ O / 46.89556 °N, 7.64694 °O / 46.89556; 7.64694 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 44″ N 7° 38′ 49″ O / 46.89556 °N, 7.64694 °O / 46.89556; 7.64694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 571
Areo 2,35 km²
Alteco 669 m super marnivelo
Poŝtkodo 3532
Komunumkodo 0615
Mapo de Mirchel
Mapo de Mirchel
Mapo de Mirchel
vdr


Mirchel estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 571 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mirchel situas en la montareta kamparo de la Svisa Mezlando, 16 kilometrojn orientsudoriente de la federacia urbo Berno. La komunumo entendiĝas en la valkaldrono de la rivereto Chise, orienta alfluanto de Aro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mirchel kaj la setlejoj Gmeis (sur alteco de 665 m s.m. sude de la kantona vojo) kaj Stutz (sur alteco de 752 m s.m. en sudo de la komunumo). La plej alta punkto de la komunumo estas la kulmino de la monto Appenberg kun alteco de 812 m s.m., kiu apartenas al la montoĉeno de Kurzenberg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,35 km², de kiuj 10,6% estas kovritaj de arbaro, 76,3% servas por agrikulturo kaj 13,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mirchel limas en nordo al Grosshöchstetten, en oriento al Zäziwil, en sudo al Oberhünigen, en sudokcidento al Niederhünigen, kaj en okcidento al Konolfingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Mirchel pasas la kantona vojo n-ro 228, kiu konektas la Aro-Valon kun la Emme-Valo. Kvankam la trajnlinio de Burgdorf al Thun pasas tra la teritorio de la komunumo, Mirchel ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mirchel datiĝas el la jaro 1320 kiel Mirchlon. Mirchel dum mezepoko apartenis al la Senjorujo Signau, kiu siatempe apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj ek de 1529 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 estis berna voktejo. Post la fino de la Helveta Revolucio en la jaro 1803 la komunumo estis atribuita al la distrikto Konolfingen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]