Mito de Er

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mito de Er estas unu el la mitoj profititaj en la verkoj de greka filozofo Platono. Ĝi estas priskribita en unu el la plej ampleksaj verkoj de Platono: Respubliko; kaj konkludas la 10an libron, la lastan de tiu verko.

Tiu mito povas esti konsiderita unu el la plej gravaj, se ne la plej grava, de la eskatologiaj mitoj de la platonaj dialogoj. Ĝiaj enhavoj estas inspiritaj siavice, kaj grandparte, el la orfeaj kaj pitagoraj mitoj de la reenkarniĝo (metemppsikozo), sed entenas ankaŭ la deklaracio pri nova etika respondeco kiu influas la postmortan destinon: nocio tiu plejofte fremda en la konceptado pri vivo kaj morto de praa Grekio.

La Era mito rakontas pri pamfilia milita heroo, mortigita en batalo. Kiam lia korpo, el grundo estis levita kaj metita sur la ŝtiparo laŭ la moroj de lia gento, en la momento de la ekfajriĝo de... “viva korpo”, li revekiĝas el la eterna dormo kaj ekrakontas pri tio kion li vidis en transtombo. Li vidis kvar pasejojn tra kiuj la animoj aliras al la transmondo, du el kiuj estis favoraj kaj du malfavoraj. La piaj animoj eniris "Paradizon", la malpiaj ne Inferon sed lokon vortesprimebla per "Purgatorio" en kiu la kulpuloj povis ankoraŭ esti pardonitaj. Ilia kondiĉo de "Ne-vivaj" uloj daŭras 1000 jarojn, post kio ili devas, sen antaŭestablita aŭ logika ordo, reenkarniĝi.

Ĉio tio por la aŭtoro signifas ke spite de la hazardeco de la vivo, estas ni la farintoj de nia destino, kaj do ni devas viglege plenumi la saĝan elekton kaj ne fasciniĝi de la briloj de certaj vivmanieroj kiuj lanciĝas tra peko kaj malfeliĉo.

La animoj alvenintaj al transtombo aŭskultas paroladon de Lakeso, (moira Λάχεσις), kiu destinas la kvanton da vivo, proklamita al la animoj de heroldo.

Ĝuste el tiu parolado sparkas la supre menciita koncepto pri etika responso, atribuante al la homo liberan volon kaj devon direktiĝi laŭ moralaj normoj; fakte, la agoj dumvive plenumitaj dependas de la kvalitoj de la animo, kiuj siavice dependas de la elekto pri propra “dajmono”, kiu estus entulo ĝuanta la dignon de pli ol homo kaj malpli ol dio, do netute dia sed eĉ netute homa. Tiu dajmono reprezentas la morajn perspektivojn kaj etikajn karakterizojn, nome temas pri la hommodelo kaj vivmodelo kiujn ĉiu homo travivos post la enkarniĝo. Platono tiel sugestas ke tio kion oni konsideris “destino” reale estas la individua personeco; tial misas kulpigi la diojn pri tio kio al oni okazas ĉar la responso apartenas tute al ĉiu homo.

Je la ero plej interesa de mito estas ĝuste tiu “elekto”: centre de la sceno staras Lakeso, kaj la heroldo de la nombroj distribuas, tute hazarde, la nombrojn kiuj, hazarde, estas rikoltitaj de la animoj. La nombroj indikas la postenon en la vico respektendan por elekti la korpon en kiu enkarniĝi. Tiupunkte, al la elektanto estas montrataj la eblaj korpoj kaj la respektivajn vivojn en kiuj eblas enkarniĝi. Ne estas dirate, tamen, ĉu la vico, kaj do la kazo, estas determinita definitive, fakte la nombro de la eblaj destinoj estas pli vasta ol tiu de la animoj: ili, male, dependas de la misagoj de la lasta enkarniĝo. Fakte la saĝuloj elektos la plej validan korpon, nome tiu de filozofo; stultuloj, kiuj eble jam suferis pro malriĉeco, elektos korpon de riĉulo, nesciante ke la unika vera plezuro estas filozofio.

Platono sugestas ke la unika principo kiu devas gvidi estas la justeco. Justeco, tamen, ne sufiĉas, fakte kiu ajn estu la preferata vivo, la feliĉo kaj malfeliĉo, la bono kaj malbono, la riĉo kaj malriĉo estas ĉiuj miksaj kaj interkoneksaj tiel ke ne eblas ĝin malimpliki pere de la helpo de nura justeco: eblas fakte, ankaŭ profunda eduko, kiu igas animon akrevida en la malfacila elekto.

Ĉiuj, escepte de heroo Er, trinkas el rivero Leto, kies akvo forstrekas la spurojn de la memoro kaj tio komprenigas onian ignoron pri la antaŭa vivo, ankaŭ se eblas memori pri iuj konceptoj alprenitaj en la antaŭa vivo aŭ en la momento en kiu onia animo, okaze de sia kreiĝo, kontemplis laŭmomente Hiperuranion, danke al meĥanismo de la rememoro kaj danke al kunnaskitismo.

Komplementaj mitaj aldonoj[redakti | redakti fonton]

Tiupunkte estas prezentitaj multaj el la enhavoj de orfeaj kaj mosterecaj instruoj pri reenkarniĝo. La animoj povas, tial, enkarniĝi kome aŭ beste, sed tiu elekto estas influata de propra personeco: la malbonuloj elektos korpojn de timindaj kaj agresaj bestoj dum la bonuloj opcios korpojn de trankvilaj bestoj. Platono ekzemplas per famaj animoj por metafore priskribi la homan kondiĉon. Multaj animoj do elektas novan korpon laŭ inklinoj akiritaj en la antaŭa vivo kaj refalas en la samajn malvirtojn. Du apartaj kazoj rakontitaj de Platono koncernas la elekton faritan de Ajaco Telamomido kaj de Odiseo: la unua, remerorante pri afliktoj pro la malvenkita disputo pri la armiloj de Aĥilo ĝuste kun Odiseo, rifuzis refariĝi homo kaj do elektis leonon (kiu ĉiukaze respegulas lian karakteron, dum la alia, forlasinte ĉiun ambicion pro la suferoj spertitaj dumvive, vagadis serĉante korpon de nefama kaj deteniĝema homo, kaj fine elektis ĝuste la korpon deziritan.

Kaj post sia elekto ĉiu animo foriris kaj revenis al la surtera mondo.

La tuta mito de Er, do estas profitata de Platono por inokuli transvivon kaj precipe ke la homaj agoj estas juĝataj laŭ moralaj normoj, kaj do ili havas sekvojn eĉ postmorte.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1]