Mitteldeutsche Zeitung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mitteldeutsche Zeitung

emblemo

periodaĵo • taggazeto
Speco ĉiun lundon ĝis sabaton

Posedanto eldonejo M. DuMont Schauberg
Establodato 16-a de aprilo 1946 (je la titolo Die Freiheit)
Stabo ĉefeldonisto Hartmut Augustin (stato de aŭgusto 2015), ĉefeldonistoj Alfred Neven DuMont, Christian DuMont Schütte, Isabella Neven DuMont

Retejo mz-web.de
vdr

Mitteldeutsche Zeitung estas germana regiona gazeto. Ĝi fondiĝis en Halle (Saale) kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 14-a de novembro 1876 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton, ĝis la 16-a de marto 1990 je la nomo Die Freiheit ("la libero") kiel komunisma publikaĵo kaj post ties fondo kiel distrikta organo de la ŝtata unueca partio SED. Antaŭa gazeto de sama nomo Mitteldeutsche Zeitung jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento ĝis la jaro 1904 aperis en la proksima urbo Weißenfels.

redakteja centralo

La gazeto ekde la 1-a de marto 1990 apartenas al la kolonja eldonejo M. DuMont Schauberg. Ekde aprilo 2010 al redakcia komunumo de la eldonejo ankaŭ apartenas la gazetoj Berliner Zeitung en Berlino kaj Kölner Stadt-Anzeiger en Kolonjo, kaj ĝis februaro 2013 krome la gazeto Frankfurter Rundschau en Frankfurto ĉe Majno.[1]

Ekzemplaj artikoloj pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • 31-a de julio 2015: Jugend-Weltkongress für Esperanto tagt in Wiesbaden ("Monda Junulara Kongreso por Esperanto kunvenas en Wiesbaden")[2]
  • 8-a de aŭgusto 2015: Kunstsprache soll an mehr Unis angeboten werden ("Artefarita lingvo ofertiĝu en pli da universitatoj")[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Uwe Vorkötter: artikolo „In eigener Sache“, en Berliner Zeitung, la 26-an de aprilo 2010
  2. 2,0 2,1 gazetara eĥo en la retejo de GEA