Miĥail Fradkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Fradkov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1950 (1950-09-01) (73-jaraĝa)
en Samara
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Teknologia Universitato STANKIN • All-Russian Academy of Foreign Trade vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio • Fatherland – All Russia • Unueca Rusio vd
Familio
Infanoj Petr Fradkov • Pavel Fradkov vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miĥail Fradkov (ruse Михаил Ефимович Фрадков; naskiĝis en vilaĝo Kurumoĉ de la Samara, tiam Kujbiŝeva, provinco la 1-an de septembro 1950) estas rusia ŝtata aganto, de la 5-a de marto 2004 ĝis la 12-a de septembro 2007 ĉefministro de Rusio. Ekde la 12-a ĝis la 14-a de septembro 2007 plenumis devojn de ĉefministro ĝis formiĝis la nova estraro gvide de Viktor Zubkov.

Ekde la 9-a de oktobro 2007 Fradkov estras la rusian Servon pri ekstera spionado.

Fradkov parolas krom la rusa en la lingvoj angla kaj hispana.

Li estas edziĝinta, havas du filojn. La pli aĝa filo Pjotr (naskiĝis en 1978) estas vic-prezidanto de "Vneŝekonombank", grava ŝtate posedata banko.

Antaŭe:Ĉefministro de RusioPoste:
Miĥail Kasjanov
Viktor Khristenko (Provizora)
2004–2007Viktor Zubkov