Miĥail Kalinin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Kalinin
Persona informo
Михаи́л Ива́нович Кали́нин
Naskiĝo 7-an de novembro 1875 (1875-11-07)
en Verkhnaya Troitsa
Morto 3-an de junio 1946 (1946-06-03) (70-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo vd
Religio ateismo vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio vd
Partio Rusia Socialdemokrata Partio • Russian Social Democratic Labour Party (bolshevik) • Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Miĥail Kalinin
Familio
Gefratoj Fyodor Kalinin vd
Edz(in)o Ekaterina Kalinina vd
Profesio
Okupo politikistoinstruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miĥail Ivanoviĉ Kalinin (ruse Михаил Иванович Калинин), (7-an de novembro 1875 – la 3-a de junio 1946) estis bolŝevika revoluciulo kaj politika gvidanto de Sovetunio.

Kalinin naskiĝis en kamparana familio de la vilaĝo Verĥnjaja Troica (Верхняя Троица) en la gubernio Tver en Rusio. Dum 1889, li translokiĝis al Sankt-Peterburgo kaj iĝis metal-laboristo. Dum 1898 li membriĝis en la "Rusia Partio de Social-Demokratiaj Laboristoj" (РС-ДРП). De marto 1919 ĝis 1938 li estis "Estro de la Tut-Unia Ekzekuta Komitato", fakta Prezidento de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj formale plej supera politikisto de la lando (neformale lia posteno estis mallongigita per la akronimo всесоюзный староста). Dum 1938 lia titolo estis ŝanĝita al Prezidento de la Prezidio de la Plej Supera Soveto, kaj sub tiu nomo li restis fakta Prezidento de Sovetunio ĝis 1946. De 1919 ĝis 1925 li estis kandidata membro de la Politburoo de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Sovetunio, kaj poste ĝis 1946 plena membro.

Dum la "granda purigo" en Sovetunio fine de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento, dum kiu arestiĝis kaj (ofte al morto) kondamniĝis multaj personoj kiuj estis aŭ eventuale iam poste povus iĝi kritikemaj al la stalinisma sistemo, multaj familianoj de viktimoj skribis petojn al Kalinin kaj petis lin interveni, kaj ofte liaj intervenoj fakte helpis. Tial li inter la civitanoj de Sovetunio ekhavis la kromnomon "afabla avo Kalinin" (dum samtempe la diktatoro Stalin havis la kromnomon "kara patro"). Tamen, samtempe, Kalinin kune kun aliaj membroj de la Politburoo rutine subskribis listojn de ekzekutoj, kaj ekzemple permesis la Masakron de Katin.

Postulo de Lavrentij Berija kun akcepto de la anoj de Politburoo, la bazo de la Katin-decido de la 5a de marto 1940
La unua paĝo de la dokumento kun la subskriboj de: Josif Stalin, Vjaĉeslav Molotov, Voroŝilov, Mikojan kun la aldonaj apogsubskriboj de Miĥail Kalinin kaj Lazar Kaganoviĉ.
Dua paĝo de la dokumento
Tria paĝo de la dokumento
Kvara paĝo de la dokumento
Decido de Politburoo de Komunista Partio de Sovetunio



La edzino de la revoluciulo arestiĝis dum oktobro 1938. Kiam poste familianoj de akuzitoj petis lian helpon, li respondis "Kara amiko, mi estas en la sama pozicio! Mi eĉ ne povas helpi al mia propra edzino - estas nenia vojo, laŭ kiu mi povus helpi vin!" Nur kiam ŝi estis proksima al morto, Stalin fine reagis al la pledo de Kalinin kaj liberigis la edzinon.

Post la soveta invado en Pollandon Miĥail Kalinin subskribis dekreton de Supera Soveto de Sovetunio pri deviga atribuo de sovetunia civitaneco al "estintaj polaj civitanoj" - oni soldatigis ĉ. 210 mil junajn polojn en Ruĝan Armeon kaj multajn arestis pro "malamika agado".

Miĥail Kalinin retiriĝis el siaj postenoj dum 1946 kaj mortis rapide post tio samjare en Moskvo. Lia tombo troviĝas en la urba Kremlo.

Notoj[redakti | redakti fonton]