Mladen Šerment

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mladen ŠERMENT (naskiĝis la 20-an de julio1920, mortis la 4-an de marto 1999 en Zagrebo) estis kroata aktoro, esperantisto de 1936, aktiva aktoro de Internacia Arta Teatro, iama gvidanto de la drama grupo de SEK.

Teatre aktiva en Esperanto ekde 1957, li ofte gastis en UK-oj kun teatraĵoj i.a. de Goldoni, Ibsen, Moliero kaj Sartre. Li gvidis la draman sekcion de Studenta E-Klubo en Zagrebo de la fondo en 1959, kaj instruis tie, teatre kaj lingve, generaciojn de e-istoj. Inter la homoj, kiujn li gajnis por Esperanto, estas Vida Jerman. Dum multaj jaroj li servis kiel juĝanto de la teatra branĉo en Belartaj Konkursoj.

Filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • 1953 Sinji galeb
  • 1956 Ne okreci se sine
  • 1957 Svoga tela gospodar
  • 1959 Jurnjava za motorom
  • 1961 Carevo novo ruho
  • 1961 Covjek od vaznosti - (TV)
  • 1962 Macak pod sljemom
  • 1962 Prica o djevojcici i sapunu
  • 1964 Sluzbeni polozaj
  • 1964 Svanuce
  • 1970 "Mejasi" - (mini) TV Serio
  • 1970 Kolinje - (TV)
  • 1975 "Gruntovcani" - TV Serialo
  • 1976 "U registraturi" - TV Serio
  • 1978 "Macak pod sljemom" - TV Serio
  • 1979 Novinar (1979)
  • 1984 "Inspektor Vinko" - (mini) TV Serio
  • 1985 Horvatov izbor
  • 1986 "Putovanje u Vucjak" - (mini) TV Serio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.