Moderna sudaraba lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modern South Arabian Languages.svg
Novaj sud-arabaj lingvoj, dekstre: Ĥarsusi, Bathari, Ŝehri, Hobyot, Mehri, Sokotri

La moderna sudaraba (ankaŭ orienta sudŝemida kaj orienta sudaraba) lingvaro estas familio de lingvoj, ĉefe parolataj de malgrandaj popoloj, kiuj loĝas en la araba duoninsulo, en Jemeno kaj Omano. Ili hodiaŭ ne estas konsiderataj idoj de la malnovsudaraba lingvaro, kiel oni iam pensis, sed pli kiel "nevoj."

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Kune kun la moderna etiopa ŝemida lingvaro kaj la malnovsudaraba lingvaro, ili hipoteze formus la sudan ŝemidan subfamilion de la ŝemida subfamilio de la afrikaziaj lingvoj, eble apud la centra ŝemida lingvaro kaj la senpolemika orienta ŝemida lingvaro.

En sia lingvokronologie bazita klasifiko, Alexander Militarev prezentas la modernan sudaraban lingvaron kiel sudŝemidan branĉon kontraŭ norda ŝemida branĉo, kiu inkludus ĉiujn aliajn ŝemidajn lingvojn.[1][2]

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

La modernaj sudarabaj lingvoj estas tipe ŝemidaj lingvoj, kie novaj vortoj estas formataj per konsonantaj radikoj (ordinare tri-konsonantaj) kombinitaj kun diversaj skemoj de derivado. La vortordo estas Verbo Subjekto Objekto.

Ili estas konataj pro siaj arkaikaj ŝemidaj trajtoj, precipe en siaj sistemoj fonologiaj. Ekzemple, ili tenas la lateralajn frotsonojn de la praŝemida lingvaro, kaj la emfazaj konsonantoj realiĝas kiel ejektivoj fojfoje kunfaringaj.

La dunombro estas konservita tiom en la substantivoj kiom en la pronomoj kaj verboj, inklude la unua persono. La verba sistemo inkludas apartajn paradigmojn por la aktiva, pasiva, kaj meza voĉoj, konjugacion finante per -k por la perfekto, kaj specialajn formojn por la subjunktivo kaj kondicionalo.

Vortoprovizo[redakti | redakti fonton]

Aldone, Militarev identis kuŝidan subtavolon en la moderna sudaraba lingvaro, kiun li proponis kiel evidentecon, ke parolantoj de kuŝidaj lingvoj origine loĝis en la araba duoninsulo apud parolantoj de ŝemidaj lingvoj (Militarev 1984, 18-19; cf. ankaŭ Belova 2003). Laŭ Václav Blažek, tio sugestas, ke la ŝemidaj popoloj asimilis siajn originalajn kuŝidajn najborojn al la sudo, kiuj ne poste elmigris al la korno de Afriko. Li argumentas, ke Levantenio tial estus la afrikazia prahejmregiono, el kie la diversaj branĉoj de la afrikazia lingvaro poste disvastiĝis. Por plu subteni tion, Blažek citas analizon de roka arto en Centra Arabio de Anati (1968, 180-84), kiu rimarkis konekton inter la ŝirmiloportantaj "ovalkapuloj" bildigitaj en la kavernaj pentraĵoj, kaj la arabaj kuŝidoj de la Malnova Testamento, kiu simile estis priskribitaj kiel portantoj de specifaj ŝirmiloj.[3]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Mahra lingvo: la plej multe parolata moderna sudaraba lingvo, kun pli ol 70 000 parolantoj en Jemeno. Aldone al tiuj, pli ol 50 000 loĝas en Omano, kaj 15 000 situas pli fore en Kuvajto pro elmigrado. La parolanta kalkulo por ĉiuj landoj estas 135 764 (SIL 2000).
  • Sokotra lingvo: alia relative multe parolata ekzemplo, kun parolantoj en la insulo Sokotra izolitaj de la premoj de la araba lingvo en la jemena ĉeftero. Laŭ jemena censuso el 1990, la kvanto da parolantoj tie estis 57 000 (inklude, eble, sokotroj loĝantaj en la ĉeftero). La parolantan kalkulon por ĉiuj landoj, inklude migrantaj laboristoj, oni taksas kiel 64 000.
  • Ŝehra lingvo: ofte nomata Ĝibbali ("de la montoj"), kun eble 25 000 parolantoj; oni plej bone konas ĝin kiel la lingvon de la ribeluloj dum la Dofara ribelo.
  • Batahara lingvo: ĉ. 200 parolantoj.
  • Harasisa lingvo: 1000–2000 parolantoj en Omano.
  • Hobjota lingvo: ĉ. 100 parolantoj en Omano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.krugosvet.ru/articles/77/1007711/1007711a1.htm
  2. Militarev, Alexander, "Once more about glottochronology and the comparative method: the Omotic-Afrasian case". Moscow, Russian State University for the Humanities. http://starling.rinet.ru/Texts/fleming.pdf
  3. Blažek, Václav. Afroasiatic Migrations: Linguistic Evidence. Alirita 9-a de majo 2013.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Johnstone, T.M. 1975. The Modern South Arabian Languages. Afroasiatic Linguistics 1/5:93-121 [1-29]. Angla lingvo.
  • Johnstone, T.M. 1977. Ḥarsūsi Lexicon and English-Ḥarsūsi Word-List. Londono: Oxford University Press. Angla lingvo.
  • Johnstone, T.M. 1981. Jibbāli Lexicon. Londono: Oxford University Press. Angla lingvo.
  • Johnstone, T.M. 1987. Mehri Lexicon and English-Mehri Word-List. London: School of Oriental and African Studies. Angla lingvo.
  • Nakano, Aki’o. 1986. Comparative Vocabulary of Southern Arabic: Mahri, Gibbali, and Soqotri. Tokyo: Institute for the Study of *Languages and Cultures of Asia and Africa. Angla lingvo.
  • Nakano, Aki’o. 2013. Hōbyot (Oman) Vocabulary: With Example Texts. Red. Robert Ratcliffe. Tokyo: Research Institute for Languages and Cultures of Asia and Africa. Angla lingvo.
  • Naumkin, Vitaly, et al. 2014b. Corpus of Soqotri Oral Literature. Volumo 1. Leiden: Brill. Angla lingvo.
  • Rubin, Aaron D. 2010. The Mehri Language of Oman. Leiden: Brill. Angla lingvo.
  • Rubin, Aaron D. 2014. The Jibbali Language of Oman: Grammar and Texts. Leiden: Brill. Angla lingvo.
  • Watson, Janet C.E. 2012. The Structure of Mehri. Wiesbaden: Harrassowitz. Angla lingvo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]