Moduleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moduleco estas la diserigo de tuto en partoj, kiuj nomiĝas moduloj, konstrueroj aŭ komponantoj kaj interagas per konvenaj interfacoj.

Je moduligita strukturo kompletaj sistemoj estas kunmetataj el normigitaj komponantoj laŭ difinitaj interfacoj. La malan konstrumanieron aŭ malmodulecon oni fakvortigas monolita (greke monólithos, „la unu-ŝtono“). Tio povas rilati kaj kun realaj objektoj kaj kun nemateria, ekzemple edukado.

Principoj kaj avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Unuopaj komponantoj estas diversmaniere kombineblaj al tuteco, se ili estas formitaj kiel konstruludaj pecoj – tio priskribas la lingvan bildon, la malo estus komparebla kun puzlo, je kiu ĉiu komponanto havas nur ĝuste unu eblan lokon, kaj la sistemo nur funkcias bloke (monolite).

Granda avantaĝo estas, ke oni povas facile elŝanĝi malnovajn modulojn per novaj moduloj aŭ almeti novajn modulojn al la tutaĵo. Tiucele moduloj bezonas klarajn interfacojn – plejeble normitajn, por malmultigi konvenoproblemojn.

Ŝanĝoj ene de moduloj ne efiku sur aliaj moduloj. Ĉi tiun principon oni nomas loka kontinueco je ŝanĝoj. Por laŭeble plej senprobleme povi realigi ŝanĝojn, la nombro de interfaco estu plejeble malgranda. Se estas fuŝoj en moduloj, tiuj ne difektu aliajn modulojn ("loka protekto je esceptaj fuŝoj"). Ĉi tiuj principoj koncernas ekzemple la modulecon de komputprogramaroj, estas tamen ankaŭ aplikeblaj sur aliaj kampoj. Per tio ankaŭ estas eble, malkonekti la vivciklon de moduloj unu disde la alia kaj enigi ekz. novigojn celkonscie kaj senĝene en ekzistantajn sistemojn.

Moduloj realigas la koncepton de la nigra skatolo. Tio signisfas, informoj estas alireblaj nur per klaraj interfacoj.

Moduligo de kompikaj sistemoj povas altigi ties kompreneblecon por homo. Al produktantoj, servistoj kaj uzantoj moduleco povas doni avantaĝojn, aparte se konkurencas diversaj entreprenoj kiel ofertantoj de normigitaj unuopaj komponantoj. Jen eblaj avantaĝoj:

  • Malmultekosta produktado pro egalkonstruitaj serioj
  • Malaltaj evoluokostoj kaj pli rapidaj produktocikloj
  • Simplaj muntadoprocezoj kaj riparado per elŝanĝo de la mankohava komponanto
  • Variaĵoj per kombinado de pluraj komponantoj el malsamaj grupoj el unu produktklaso

Krom tio modulaj sistemoj havas pli altan adapteblon, se ekzistas diversaj kongruaj moduloj, kiuj estas munteblaj, malmunteblaj, elŝanĝeblaj aŭ alie grupeblaj por adapti la sistemon al novaj kondiĉoj. Monolita sistem tamen povas atingi tiajn adaptiĝojn nur per strukturŝanĝiĝo, kiam la parametrigo de liaj funkcioj ne ebligas taŭgan alĝustigon.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Normkomponantoj (normitaj konstrueroj kiel funkciaj eroj) kaj normitaj muntogrupoj en meĥanika inĝenierarto kaj sur aliaj kampoj de la tekniko
    • Konstruludiloj kiel LEGO
    • Moduloj de kosmostacioj
    • Modula maŝinkonstruo
    • Elektraj kaj elektronikaj konstrueroj: ekipo de cirkvitkartoj
  • En arĥitekturo kaj konstrufako
    • Serie antaŭproduktitaj konstrueroj
    • Konstruaĵoj el modulaj ĉambro-elementoj
    • Domoensembloj el modulaj konstruaĵopartoj (domaj aloj)
    • Meblokonstruaj sistemoj kiel USM Haller