Mohammad Ĥatami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohammad Ĥatami
perse محمد خاتمی
Persona informo
محمد خاتمی
Naskiĝo la 29-an de septembro 1943
en Ardakan, provinco Jazd, Irano
Religio Ŝijaismo
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Isfahana universitato, Teherana universitato
Partio Societo de la luktantaj klerikoj
Subskribo Mohammad Ĥatami
Familio
Patro Ruhollah Khatami vd
Gefratoj Mohammad-Reza Khatami vd
Edz(in)o Zohreh Sadeghi
Infanoj filinoj: Lejla, Nargez
filo: Emad
Profesio
Okupo erudiciulo • politikistobibliotekistoverkistomilitisto vd
Aktiva dum 1997– vd
En TTT La oficiala retpaĝo (farsi)
5-a La prezidanto de Irano
Dum la 2-an de aŭgusto 1997
– la 3-an de aŭgusto 2005
Antaŭulo Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani
Sekvanto Mahmud Ahmadineĵad
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hojjat ol-Eslam Seyyed Mohammad Ĥatami (حجت‌الاسلام سید محمد خاتمی; naskiĝis la 29-an de septembro 1943 en Ardakan, provinco Jazd) estas influa irana politikisto, la 5-a prezidanto de Irano.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la islama revolucio 1979 Mohammad Ĥatami studis en la islama centro en Hamburgo, kiun gvidis la ajatolo Mohammad Ĥosejni Beheŝti. Li estis elektita en la irana parlamento de la unua kunvokado. De 1982 ĝis 1992 Ĥatami estis la ministro pri la islamaj kulturo kaj orientiĝo en la registaro de Mir Hosejn Musavi. Li havis grandan aŭtoritaton en la sciencaj kaj artistaj rondoj.

La 23-an de majo 1997 li estis elektita la prezidanto de Irano, ricevinte pli ol 20 milionojn da voĉoj (la ĉefa rivalo Nuri ricevis nur 7 milionojn da voĉoj). La precipaj devizoj de lia programo estis «libereco, kreado de la civila socio, garantiado de pli bona futuro por la lando». La 8-an de junio 2001 Ĥatami estis reelektita en tiu posteno.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Li estas rigardata kiel "reformema" prezidento, t.e. li volis malpliigi influon de la religiaj reguloj kaj estroj sur socion, por fari ĝin pri tolerema kaj estigi pli da sendependeco de politiko disde religio (tamen en kadro de la "Islama respubliko"). Tial li estigis fortajn esperojn precipe inter la junuloj kaj intelektuloj en Irano. Dum la tuta regperiodo li kaj liaj poruloj suferis grandegajn kaj ĉiaspeciajn ĝenojn de la konservativaj politikistoj, kiuj plu tenis gravajn postenojn, kaj li ne povis plenumi siajn promesojn, do multe seniluziigis siajn subtenantojn.

Li instigis la Unuiĝintajn Naciojn deklari jaron 2001: «Jaro de l'dialogo inter la Civilizoj», kio estis lia favorata temo.

Scienca esplorado[redakti | redakti fonton]

Ĥatami havas bakalaŭran gradon pri okcidenta filozofio de la universitato de Isfahano, sed foriris de siaj magistraj studoj pri pedagogio ĉe la universitato de Teherano kaj iris al Ĥomo (Qom) por fini siajn studojn de islamaj sciencoj. Tie li studis sep jarojn kaj diplomiĝis sur la plej alta nivelo (iĝtihad). Poste li iris al Germanio por estri la islaman centron de Hamburgo, kie li estis ĝis la irana revolucio.

La familio kaj parencoj[redakti | redakti fonton]

Multaj parencoj de Hatami okupis en tiu tempo altajn ŝtatajn postenojn. Lia frato Ali Hatami iĝis la prezidanta konsilisto kaj la administranto de la inspekta komisiono de la prezidanta administracio. Alia frato – Mohamad Reza Hatami, pli frue okupiĝis pri medicino kiel urologo, sed jam en junio 1997 iĝis la vicministro pri sano kaj medicina instruado, kaj poste – la gvidanto de la porregistara «Partio de la partnereco de la islama Irano», la deputito de la parlamento de la sesa kunvoko kaj ĝia vicprezidanto. La nevo Mohamad Reza Tabeŝ, pli frue inĝeniero en la manĝaĵa entrepreno, iĝis la unua vic-administranto de la prezidanta kancelario kaj poste — la deputito de la parlamento. La filo de tiu, A. Tabeŝ, jam dum militservo iĝis la administranto de la kancelario de la ministro pri la islamaj kulturo kaj orientiĝo. La kuzo Halili Ardakani, pli frue la instruisto de pedagogia instituto en Tehrano, iĝis la prezidanta konsilisto pri la problemoj de la sunaistoj, kvankam li mem estis ŝijaisto. Lia edzino Zohreh Sadeghi estas la nevino de la ajatolo Ruhollah Ĥomejni. Ankaŭ li havis du filinojn — Lejla (n. 1975) kaj Nargez (n. 1981), kaj filon Emad (n. 1989).