Mojroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mojroj
dia triopo • gefrataro
Verko Iliado
Informoj
Originala nomo Μοίρες
Eble sama Parconornoj • Parcae
Patro Krono
vdr

Mojroj (helene Μοῖραι, latine Parcae), ParcojFataloj estis en la helena mitologiofilinoj de la diino de sortoplena neceso Ananko, aŭ estas prezentataj kiel filinoj de Zeŭso kaj diino Temiso. Ili estas diinoj de sorto, vivdestinaĵo.

Sortfeinoj, John Strudwick, 1885

En pli malnovaj mitoj oni diras, ke cedas al ili eĉ la plej alta dio, kiu ne kuraĝas rezisti al ilia decido. Sed pli malfruaj mitoj sciigas, ke Zeŭso informas Mojrojn pri siaj decidoj, povas ŝanĝi iliajn intencojn kaj povas forturni distondon de la vivofadeno, se li volas iun el la homoj savi.

Mojroj havas en mitoj apartan pozicion, parte rolas ankaŭ en homeca formo. Oni parolas pri unu aŭ tri Mojroj, kiuj "ŝpinas fadenon de la sorto". Iam ili estas similigataj al niaj sortfeinoj.

  • Kloto (Ŝpinanta) la fadenon komencas ŝpini,
  • Laĥeso (Donanta) la fadenon plu ŝpinas aŭ tordigas,
  • Atropo (Neevitebla) la fadenon distondas.

Mojroj onidire konas ĉiujn sekretojn. Pli ol certigi sorton de homoj, ilia tasko estas zorgi pri ili. Mojroj estas bildigataj kiel maljunulinoj aŭ pesaj virgulinoj. Kloto kutime havas ŝpinilon en la mano, Laĥeso globuson kaj Atropo libron de la vivo aŭ sunhorloĝon sur kiu ŝi montras horon de la morto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Moiry en la ĉeĥa Vikipedio.