Molo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri gasoj konsideratas la molvolumeno, pri ne gasaj substancoj konsideratas la molmaso

Molo[1][2][3] (aŭ evitinde molumo[4], simbolo: mol) en kemio estas mezurunuo de kvanto da substanco en la internacia sistemo de unuoj. Molo estas difinata fiksante la nombran valoron de konstanto de Avogadro egali ekzakte 6,02214076·1023, kiam ĝin esprimas en mol−1[5].

Kiam oni uzas la molon, oni specifu ankaŭ la strukturajn elementojn, kiuj povas esti atomoj, molekuloj, jonoj, elektronoj aŭ aliaj partikloj aŭ difinitaj grupoj de tiaj partikloj. (La nombro estas la konstanto de Avogadro).

Antaŭe molo estis difinita kiel sistemo, kiu enhavas tiom da strukturaj elementoj, kiom da atomoj estas en 0,012 kilogramoj da karbono-12.

La molmaso (false ankaŭ nomata: "molekula maso" ) de substanco estas tiu maso, kiu egalas precize al 1 molo de la substanco. Oni ofte donas ĝin kiel molmaso en (g/mol) anstataŭ (kg/mol).

1 molo (grammolekulo) de substanco estas tiu materialkvanto, kiu entenas samnombran korpusklon kiom entenas 12 g da karbon-izotopoj 12C. Tio estas 6,022x1023 korpuskloj.

En fiziko, oni uzas anstataŭ tio la konstanton 6,022x1026 por ricevi unuojn je kg, ekz.:

  • 6,022x1023 12C-atomoj pezas 12 g.
  • 6,022x1026 12C-atomoj pezas 12 kg.
molmaso (en (kg/mol))
maso (en kg)
materikvanto (en mol)
nombro de Avogadro (en mol−1)
maso de la korpuskloj (en kg)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://vortaro.net/#molo
  2. https://www.reta-vortaro.de/revo/art/mol1.html
  3. Respondoj de la Konsultejo
  4. En la "Scienca kaj teknika terminaro" eldonita de Japana Esperanto-Instituto (1956) enhavas, en sia paĝo 145, la terminon "Molumo", kiu malpermesus konfuzon, ĉar "Molaro" estas granda maĉdento en la makzelo de mamuloj; do la terminoj "molara maso" aŭ "molara volumeno" anstataŭgitas per la terminoj "moluma maso" kaj "moluma volumeno". Ĉi tiu vorto tamen estas kontraŭ-Fundamenta, ĉar ĝi lezas la difinon de la afikso -um-, kiu neniam uzeblas por eviti homonimojn.
  5. https://www.bipm.org/utils/common/pdf/si-brochure/SI-Brochure-9.pdf

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]