Monaĥejo de Ripoll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fasado de la Monaĥejo de Sankta Maria de Ripoll.

La Monaĥejo de Sankta Maria de Ripoll estas monaĥejo benediktano situanta en la urbo kataluna Ripoll (Hispanio). Ĝi estis fondita ĉirkaŭ la jaro 880 fare de la grafo Vilfredo la Harplena, -plej verŝajne super alia de la epoko de visigotoj (589) detruita de la araboj-. Ĝi iĝis loko por entombigo de la grafoj de Barcelono kaj de Besalú. La monaĥejo iĝis centro de scriptorium kaj de kulturo tre grava por la Mezepoko en Katalunio, kun projekcio je nivelo de aliaj eŭropaj abatejoj de tiu periodo kiel tiuj de Saint Denis, de FleuryMontokasino. Ĝi estis deklarita Kultura Havaĵo de Nacia Intereso en 1931.

En la 12a jarcento oni konstruis novan portikon en formo de triumfarko kiu estas konsiderata majstroverko de la romanika skulptarto monumenta en Katalunio, kaj en ĝi estas reprezentataj variaj skulptaĵoj, inter kiuj elstaras la centra bildo kun la Maiestas Domini, la apostolaro kaj scenoj de la Malnova testamento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Junyent Eduard, “La basílica del monasterio de Santa María de Ripoll”, Parroquia de Santa María de Ripoll,1991. ISBN 84-300-0485-8.
  • Pladevall, Antoni, Els monestirs catalans, Ediciones Destino, Barcelona, 1970 ISBN 84-233-0511-2
  • Tomás Bonell, Jordi, Descobrir Catalunya, Premsa Catalana, Barcelona, 1994.
  • Rabuñal, Anxo et alt. Imatges de Catalunya, El País Aguilar, Madrid, 1995, ISBN 84-03-59631-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 42° 12′ 5″ N 2° 11′ 26″ O / 42.20139 °N, 2.19056 °O / 42.20139; 2.19056 (mapo)