Monaĥejo de Sankta Johano de Doŭro (Sorio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interno de la preĝejo.
Fotara komponaĵo de la arkoj de la klostro de Sankta Johano de Doŭro.

Sankta Johano de Doŭro, konata ankaŭ kiel Arkoj de Sankta Johano de Doŭro, estas aro de romanika arkitekturo situa en la ĉirkaŭurbo de Sorio, Kastilio-Leono (Hispanio). Kio nun estas vizitebla, nome la preĝejo kaj la klostro, estas la restaĵoj de monaĥejo de la Militordeno de la Hospitalanoj de Sankta Johano de Jerusalemo aŭ sanktajohananaj kavaliroj, starigita en la unua duono de la 12-a jarcento ĉe la bordo de la rivero Doŭro kiu estis loĝata ĝis la 18-a jarcento. Ĝi allogas nuntempe turistojn kaj aliajn vizitantojn ĉefe pro sia impresa romanika klostro (nune subĉiela) de orienta influo, kun apartaj partikularaĵoj kiel interplektitaj arkoj. En la interno estas ankaŭ romanikaj kapiteloj kaj du templetoj de orienta influo, kiuj povis estis uzataj kiel bazo por ikonostazo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (1999). «Monasterio de San Juan de Duero». Enciclopedia del románico en Castilla y León: Soria III. Fundación Santa María la Real - Centro de Estudios del Románico. pp. 1036-1058. ISBN 84-89483-83-3.