Monofiletika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monofiletiko.

Ĉe komuna uzado pri kladistiko, monofiletika grupo estas taksono (grupo de organismoj), kiuj formas kladon: t.e. enhavas ĉiujn posteulojn de la ebla hipoteza plej proksima praulo de la membroj de la grupo. La termino estas sinonimo de la nekomuna termino holofiletika. Monofiletikaj grupoj estas tipe karakterizataj de kunhavataj devenaj (sinapomorfiaj) trajtoj.