Monorierdő

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monorierdő estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Monor.

Blazono de Monorierdő

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Monorierdő situas apud Monor en rando de Granda Hungara Ebenaĵo, kie jam estas ankaŭ malaltaj altaĵoj. La vilaĝon tuŝas fervojo kaj ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Szolnok. Monor troviĝas 7 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komunumo Wyfalu estis menciita em 1324. Longe la kampoj apartenis al episkopejo de Eger. La loĝantoj jam tiam okupiĝis pri vinkulturo. Tiu vilaĝo senhomiĝis dum dominado de la turkoj poste la areo apartenis al Monor. Estis menciita nur granda arbaro ĉe la iama vilaĝo Wyfalu. En 1932 oni disdonis parcelojn por feriejaj domoj, baldaŭe oni establis banejon kun malvarma akvo. En 1934 jam la trajno haltis tie ĉi. Ekde la 1970-aj jaroj ne nur somerumantoj, sed ankaŭ konstantaj loĝantoj loĝis en la areo. Oni profitis la lloknomon Monorierdő, en kio oni rekonas Monor, krome erdő signifas: arbaro. En 1985 en la kampadejo okazis sekreta renkontiĝo de opoziciuloj (kontraŭantoj de la socialismo), ekzemple: István Csurka, Sándor Csoóri. En 2001 trajna katastrofo okazis, 17 pasaĝeroj vundiĝis. Monorierdő memstariĝis en 2006.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, poŝto, apoteko.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Monorierdő (tiam ankoraŭ Monor) mortis Miklós Kőtörő.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

• [www.monorierdo.hu] hungare