Montara biciklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montbiciklo

Montara biciklo estas biciklo konstruita por rajdi sur malbonkvalitaj vojoj, sur kotovojoj aŭ sur nepavimitaj vojoj, tio estas por montara biciklado; en kontrasto kun normalaj bicikloj, kiuj ne estas sufiĉe fortikaj por tiaj terenoj.

Montaraj bicikloj havas dikajn pneŭojn kun butonoj por pli da adhero al la vojo. En la jaroj post 2000 antaŭaj kaj malantaŭaj risortoj iĝis tre popularaj. Modernaj montaraj bicikloj havas 24 aŭ 27 rapidumojn. La stirilo povas esti plata aŭ kurba.

La plejmulto de la bicikloj havas radojn 26", sed lastatempe aperas montbicikloj kun radoj 28" (kiel "Gary Fischer" kaj "Nishiki"). Montaran biciklon kun radoj 28" oni nomas "niner" pro angla nomo de la nombro 9 "nine" (radoj 28" kun dikaj pneŭoj havas la diametron 29 coloj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

evoluo de la biciklo de la drezino ĝis la montbiciklo
  • Florian Haymann, Ulrich Stanciu: Alles übers Mountainbike' (ĉio ri la montbiciko). 2-a eldono, eldonejo Delius Klasing, Bielefeld, 2007, ISBN 978-3-7688-1652-6.
  • Thomas Rögner: Der ultimative Bike-Workshop (la nesuperebla kurso pri bicikloj). 13-a eldono, eldonejo Delius Klasing, Bielefeld, 2011, ISBN 978-3-7688-1639-7.
  • Guy Andrews: Mountainbike. Wartung und Reparatur (montbiciklaj prizorgo kaj riparo). 1-a eldono, eldonejo Delius Klasing, Bielefeld, 2010, ISBN 978-3-7688-5295-1.
  • Florian Haymann: Freeride. Moves, Bikes und Parks (liberstila montbiciklado: movoj, bicikloj kaj parkoj). 2-a eldono, eldonejo Delius Klasing, Bielefeld, 2011, ISBN 978-3-7688-3159-8.
  • Karen Eller, Christoph Listmann: Mountainbiken für Frauen (montbiciklado por virinoj). 1-a eldono, eldonejo Delius Klasing, Bielefeld, 2010, ISBN 978-3-7688-3161-1.
  • Rob van der Plas: Mountainbike Wartung - Pflege und Instandhaltung. übertragen und bearbeitet von Udo Stünkel. 6-a eldono, eldonejo Delius Klasing, Bielefeld 2012, ISBN 978-3-7688-5338-5.
jen antaue kaj malantaŭe risortata,
jen nur antaŭe risortata montbiciklo
- kompare al nerisortata montbiciklo