Monte Ibérico-Corredor de Almansa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monte Ibérico-Corredor de Almansa
Komarko (municiparo)
komarko de Hispanio [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo

ĈefurboAlmansa
- koordinatoj39° N, 1° U (mapo)38.8806-1.48722Koordinatoj: 39° N, 1° U (mapo)
Areo2 441 km² (244 100 ha) [+]

Loĝantaro49 939 [+]
Denseco20,46 loĝ./km² [+] [+]

Monte Ibérico-Corredor de Almansa (Tero)
Monte Ibérico-Corredor de Almansa (Tero)

Monte Ibérico-Corredor de Almansa (Kastilio-Manĉo)
Monte Ibérico-Corredor de Almansa (Kastilio-Manĉo)
DEC
Monte Ibérico-Corredor de Almansa
Monte Ibérico-Corredor de Almansa

Map
Monte Ibérico-Corredor de Almansa
Vikimedia Komunejo:  Monte Ibérico-Corredor de Almansa [+]
vdr
Mapo de komarkoj en la provinco Albaceto. Monte Ibérico-Corredor de Almansa estas oriente malhelverde.

Monte Ibérico-Corredor de Almansa (signife Iberia Monto-Koridoro de Almanso) estas hispana municiparo (komarko) de la oriento de la provinco Albacete, en la regiono Kastilio-Manĉo, konstituita tiel la 16an de septembro 1996, kaj estas trapasejo inter la manĉa ebenaĵo de la Suda Altebenaĵo kaj la marborda Valencilando.

La sidejo de la komarko estas en Montealegre del Castillo. La sidejo de administracio estas en Bonete, ĉar komence de la kreado de la komarko, Almansa ne integriĝis en la municiparo.

Jurisdikcie por juraj aferoj ties municipoj apartenas ĉu al la jurisdikcia teritorio de Almansa ĉu al tiu de Albacete.

La municiparo Monte Ibérico-Corredor de Almansa estas aktuale konsiderata ofte kiel komarko.[1] Tamen ĝi ne korespondas kun la tradicia komarko "Corredor de Almansa" (Koridoro de Almansa), kies municipoj formas parton de la municiparo, sed ne konstituas la tuton de tiu.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Almansa en 2010.

En 2017 la totala loĝantaro estas de 49 939 personoj, laŭ la oficiala informo de la INE.

Municipo loĝantaro areo denseco
Almansa 24.566 531,91 46,18
Caudete 10.010 141,61 70,69
Chinchilla de Monte-Aragón 4.213 680,03 6,20
Pozo Cañada 2.800 117,16 23,90
Alpera 2.290 178,47 12,83
Montealegre del Castillo 2.057 177,79 11,57
Higueruela 1.196 205,45 5,82
Bonete 1.103 125,06 8,82
Pétrola 719 74,61 9,64
Hoya-Gonzalo 643 114,57 5,61
Corral-Rubio 351 94,76 3,61

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Monteiberico». Arkivita el la originalo la 23an de septembro 2011. Alirita la 8an de marto 2020.