Monto Hármashatár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo al Danubo el supro de Monto Hármashatár

Monto Hármashatár [hArmaŝhatAr] estas dolomita (foje numulita kalkoŝtona monto 495 metrojn alta en Budapeŝto. Ĝi apartenas al Montaro Buda. La origina hungara nomo Hármashatár-hegy signifas hungare: trilanda punkto, ĉar ĝis 1873 limoj de Buda, Óbuda kaj Pesthidegkút tie renkontiĝis.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la monto estas kruda, tial ne (aŭ malofte) estas loĝata. Plej ofte arbaro (kverkoj, karpenoj, pinoj) kovras ĝin, tamen la supro estas nur herbejo. La panoramo estas belega, estas videbla eĉ Pilis kaj Börzsöny. La monto estas ŝatata celloko de turistoj. Sur la montopinto trairas tutlanda turista vojo nomata pri bluo. Preskaŭ ĉe la pinto antenoj altiĝas, krome iom pli malsupre alta turo situas por la policaj dissendoj. Preskaŭ ĉe la pinto restoracio funkcias. La monto havas ankaŭ kavon (162 metrojn longa). Ĉe piedo de la monto flughaveno pri glisiloj funkcias.

Sur la monto ordinara aŭtobuso trafikas, tamen ĝi ne atingas la supron.


Galerio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]