Monto Kosciuszko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mount Kosciuszko
Mount Kosciuszko
la monto en oktobro 2006
monto
Alteco 2 228 m
Situo Novsudkimrio,  Aŭstralio
Montaro Snowy Mountains, Great Dividing Range
Domino 1893 km → Mount Tutoko
Elstareco 2228 mfd2
Geografia situo 36° 27′ S, 148° 16′ O (mapo)-36.455833333333148.26333333333Koordinatoj: 36° 27′ S, 148° 16′ O (mapo) f4
Mount Kosciuszko Mount Kosciuszko (Nova Suda Kimrio)
Mount Kosciuszko
Mount Kosciuszko (Nova Suda Kimrio)
DEC
Mount Kosciuszko Mount Kosciuszko
Mount Kosciuszko
Mount Kosciuszko
Situo de Mount Kosciuszko
Mount Kosciuszko
Mount Kosciuszko Mount Kosciuszko (Aŭstralio)
Mount Kosciuszko
Mount Kosciuszko (Aŭstralio)
DEC
Mount Kosciuszko Mount Kosciuszko
Mount Kosciuszko
Mount Kosciuszko
Situo de Mount Kosciuszko
Mount Kosciuszko
Map
Mount Kosciuszko
Mount Kosciuszko
Unua grimpo en 1840 fare de Paweł Strzelecki
Rimarko La plej alta punkto de Aŭstralio
vdr

La Monto Kosciuszko ([Koĉjuŝko], angle Mount Kosciuszko [mæɔnt ˈkɔziˌɔskəʉ]) estas monto de Aŭstralio. Temas pri la plej alta monto sur la aŭstralia kontinento. La monto situas en la subŝtato Novsudkimrio en la montaro Snowy Mountains.

La plej alta monto en la ŝtata teritorio de Aŭstralio estas la 2745 metrojn alta monto Mawson Peak sur la insulo Heard, kiu tamen ne geografie apartenas al la aŭstralia kontinento. Foje la monto Carstensz-Piramido en Novgvineo, 4884 metrojn alta, konsideratas parto de la aŭstralia kontinento, kaj tiam superas la monton Kosciuszko , sed tiu difino de la kontinento pridisputatas.

La monto en 1840 unuafoje grimpiĝis fare de la pola malkovristo kaj montgrimpisto Paweł Edmund Strzelecki, kiu donis al ĝi nomon honore al la pola nacia heroo Tadeusz Kościuszko.

La monto estas ĉirkaŭata de la Nacia Parko Kosciuszko, kiu kovras areon de 6 900 kvadrataj kilometroj kaj sekve estas la plej granda nacia parko de Novsudkimrio - ĝi ekestis cele al protekto de la alpojsimila kaj unika monteca flaŭro kaj faŭno de Aŭstralio.

Proksime de la monto Kosciuszko situas la 2209 metrojn alta monto Townsend, kiu do nur iomete pli malaltas ol la monto Kosciuszko. La nomoj Mount Townsend kaj Mount Kosciuszko origine atribuiĝis al la respektive alia monto. Pli ekzaktaj mezuradoj komence de la 20-a jarcento rezultigis, ke la orgina monto Kosciuszko, kiu ĝis tiam konsideratis pli alta, fakte pli malaltas ol la monto Townsend. Por ke la monto Kosciuszko tamen restu la pli alta, la landa departemento de Novsudkimrio interŝanĝis la nomojn de ambaŭ montopintoj.[1]

Tibor Sekelj pinte de la monto Kosciuszko, 1970

Laŭ konsideroj de montgrimpado la monto Kosciuszko ne estas granda defio: simpla, sed longa migra vojo kondukas ĝis la pinto.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Interalie, ankaŭ la esperantista verkisto kaj vojaĝisto Tibor Sekelj en 1970 grimpis la monton, sendita de jugoslavaj televidoj al sesmonata restado en Aŭstralio, Novzelando kaj Novgvineo.[2]

Iom da fotaj impresoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. citita laŭ la anglalingva artikolo Mountain systems of Australia, en la Jarlibro Aŭstralio 1901-1909, eldonita fare de la Aŭstralia Oficejo de Statistiko
  2. Tibor Sekelj sur la supro de la monto Kosciuszko, 1970 antaŭ la montsuprokruco kaj Esperantoŝildo enmane, Österreichische Nationalbibliothek, ÖNB 7619469