Monto Pissis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monto Pissis
Monto pissis
monto
Alteco 6 795 m
Situo  Argentino
Montaro Andoj
Geografia situo 27° 46′ S, 68° 51′ U (mapo)-27.766666666667-68.85Koordinatoj: 27° 46′ S, 68° 51′ U (mapo) f4
Monto Pissis (Argentino)
Monto Pissis (Argentino)
DEC
Monto Pissis
Monto Pissis
Situo de Monto Pissis
Map
Monto Pissis
Unua grimpo Stefan Osiecki kaj Jan Szczepanski dum 1937
vdr

La vulkano monto Pissis (hispane Monte PissisCerro Pissis) - en la provinco Rioĥo de Argentino havas altecon de 6795 metroj super la marnivelo kaj sekve estas la dua plej alta vulkano de la tero kaj la tria plej alta monto de Sudameriko. Ĝi unuafoje grimpiĝis dum la jaro 1937 fare de la poloj Stefan Osiecki kaj Jan Szczepanski. La vulkana masivo, kiu apartenas al la montaro Andoj, situas inter la argentinaj provincoj La Rioja kaj Catamarca, kaj havas kvin montopintojn: la plej alta nomatas Pissis CAM (Club Andino Mendocino), la aliaj kvar estas Gendarmería Nacional, Cardenal Samoré, UPAME kaj Ejército Argentino.

Dum 1994 argentina fakularo per moderna satelita poziciiga tekniko mezuris altecon de la montopinto, laŭ kiu ĝi estus la plej alta vulkano de la tero, antaŭ la "konkuranto" Ojos del Salado. Tiuj mezuroj tamen dum la sekvaj jaroj montriĝis neripeteblaj kaj sekve eraraj, tial ke la monto plejverŝajne restas "nur" la dua plej granda tera vulkano.

Baza punkto por montogrimpoj estas la argentinaj urbetoj Tinogasta kaj Fiambalá. La monto situas tre izolite kaj la baza kampadejo por lia grimpo plej bone atingeblas per aŭto taŭga por malstrata tereno. Sekve ĝi relative malofte grimpiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]