Monumento de Franklin Delano Roosevelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento de Franklin Delano Roosevelt
National Memorial of the United States [+]
Koordinatoj38° 53′ 2″ N, 77° 2′ 40″ U (mapo)38.88388889-77.04444444Koordinatoj: 38° 53′ 2″ N, 77° 2′ 40″ U (mapo)

Areo30000 m²

ArkitektoLawrence Halprin

Estiĝo1997

Monumento de Franklin Delano Roosevelt (Vaŝingtono)
Monumento de Franklin Delano Roosevelt (Vaŝingtono)
DEC
Monumento de Franklin Delano Roosevelt
Monumento de Franklin Delano Roosevelt

Monumento de Franklin Delano Roosevelt (District of Columbia)
Monumento de Franklin Delano Roosevelt (District of Columbia)
DEC
Monumento de Franklin Delano Roosevelt
Monumento de Franklin Delano Roosevelt

Map
Monumento de Franklin Delano Roosevelt

Vikimedia Komunejo:  Franklin Delano Roosevelt Memorial [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Artefaritaj akvofaloj en la memorejo
FDR Memorial and Cherry Trees.JPG
Monumento FDR kaj Ĉerizarboj
La muro de memoro
La skulptaĵoj de Roosevelt sidanta apud lia hundeto Fala
"Triono de la Nacio", skulpta instalaĵo memoranta la Grandan Depresion

La Monumento de Franklin Delano Roosevelt (angle Franklin Delano Roosevelt Memorial) en la Okcidenta Potomaka Parko de la usona ĉefurbo Vaŝingtono memorigas pri Franklin Delano Roosevelt, kiu inter la jaroj 1933 kaj 1945 estis la prezidento de Usono, do gvidis la ŝtaton en la tempo, kiam en centra Eŭropo regis la diktatora reĝimo de Nazia Germanio, kaj kiam plitensiiĝis la internacia politika situacio ĝis ekde la jaro 1939 ardis la Dua Mondmilito.

La memorejo inaŭgurita la 2-an de majo 1997 ampleksas suman areon de 30.000 m². Kvar diversaj areoj gvidas tra 12 jaroj de la historio de Usono, ĉiu areo reprezentas unu oficperiodon de Franklin Delano Roosevelt. Skulptaĵoj kreitaj laŭ historiaj fotoj montras la prezidenton kun sia hundo kaj sur rulseĝo. Aliaj skulptaĵoj montras scenojn de la Granda Depresio, ekzemple homojn aŭskultantajn radiofonan parolaĵon de Roosevelt aŭ virojn en atendovico antaŭ supa kuirejo. Bronza statuo de la prezidenta edzino Eleanor Roosevelt antaŭ la flago de la Unuiĝintaj Nacioj memorigas pri ŝia engaĝiĝo pri la interŝtata organizaĵo.

Memore al la korpa handikapo de Roosevelt la kreintoj volis starigi memorejon alireblan por homoj kun diversaj korpaj handikapoj. Inter la apartaĵoj estas areo kun palpeplaj reliefoj kun skribaĵoj en blindula alfabeto Brajlo. Tamen la kreaĵo fine kritikiĝis – ekzemple laŭ la kritikantoj iuj el la reliefoj kaj la skribaĵoj en blindula alfabeto tiom altus, ke neniu blindulo atingus ilin mane.

Flua akvo estas grava fizikaj kaj metafora ero de la memorejo. Ĉiu areo enhavas akvofalon. Irante de unu areo al la venonta, la akvofaloj pligrandiĝas kaj plikompleksiĝas, respegulante la kreskantan kompleksecon de la prezidenteco vidalvide de la grandaj sociaj ŝanĝoj de la Granda Depresio kaj la Dua Mondmilito.

Pli etaj akvofaloj inter la areoj kaj reflektobaseno donas al la temo akvo kontinuecon.

La monumento estis planita fare de Lawrence Halprin kaj enhavas skulptaĵojn kaj pliajn artaĵojn de Leonard Baskin, Neil Estern, Robert Graham, Thomas Hardy kaj George Segal.




Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]