Moosseedorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Moosseedorf (stacidomo).
Moosseedorf
Blazono de Moosseedorf
Blazono de Moosseedorf
Blazono de Moosseedorf
Moosseedorf
Moosseedorf
La lago Moossee en Moosseedorf
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 1′ 3″ N 7° 28′ 55″ O / 47.01750 °N, 7.48194 °O / 47.01750; 7.48194 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 3″ N 7° 28′ 55″ O / 47.01750 °N, 7.48194 °O / 47.01750; 7.48194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3571
Areo 6,35 km²
Alteco 532 m super marnivelo
Poŝtkodo 3302
Komunumkodo 0544
Mapo de Moosseedorf
Mapo de Moosseedorf
Mapo de Moosseedorf
vdr

Moosseedorf estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3571 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Moosseedorf situas en la Svisa Mezlando, proksimume 8 kilometrojn nordoriente de la federacia urbo Berno. En nordo de la komunumo situas la lago Moossee, de kiu la vilaĝo ricevis sian nomon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Mooseedorf, Sand kaj Tannacker.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,35 km², de kiuj 35,7% estas kovritaj de arbaro, 30,1% servas por agrikulturo kaj 30,4% por setlado. [1]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1, kiu sur la komunuma teritorio kongruas kun la kantona ĉefvojo n-ro 2. Sur la komunuma teritorio situas la vojnodo Schönbühl de la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A6 kaj la aŭtovojalveturejo Schönbühl. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la mallarĝspura trama fervojo de Berno tra Zollikofen kaj Soloturno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Moosseedorf datiĝas el la jaro 1242 kiel Sedorf. Ek de la 1860-aj jaroj en Moosseedorf estis malkovritaj paleolitikaj trovejoj de la Magdalenio el la 16-a jarmilo a.K. Inter aliaj objektoj estis trovitaj osta kudrilo. Dum mezepoko la loko apartenis la vazaloj de la Grafoj de Kiburgo, kiuj posedis akvoburgon proksime de la preĝejo. En la jaro 1246 la Senjoroj de Seedorf disputis kun la priorejo de la Sankt-Petro-Insulo pri la ekleziintereso. En la jaro 1256 kaj 1257 Ulriko kaj Berĥtoldo de Seedorf koncedis sian havaĵon interŝange kun burgo, preĝejo, lago, rojo, bienoj kaj homoj al la Johanitoj en Münchenbuchsee. Post la mondigo de la johanita komandorejo dum la reformacio en la jaro 1528 Münchenbuchsee fariĝis berna voktejo, al kiu ankaŭ Moosseedorf estis atribuita. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Moosseedorf estis integrita al la distrikto Fraubrunnen. Per la enkonduko de la nova administra ordo de Kantono Berno la 1-a de januaro 2010, Moosseedorf estis atribuita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]