Mordred

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mordred
legenda figuro • mita persono
Verko Unidentified Flying Oddball
Rolita de Jim Dale
Informoj
Sekso vira
Okupo kavaliro
Edzo/Edzino Cwyllog
Malamikoj Reĝo ArturoGaheris
vdr

Mordred, nevo aŭ ne-legitima filo de Reĝo Arturo.

En la Artura literaturo estas du malsamaj versioj de la deveno de Mordred. Iuj diris ke li estis la legitima filo de Morgause, la duonfratino de Arturo, kaj Reĝo Lot de Orkney: aŭ Morgaŭse trompis sin kaj kredis ke Arturo estis ŝia edzo kiu nokte vizitis ŝin, aŭ Arturo seksatencis ŝin. Laŭ iuj legendoj, oni profetis ke bebo naskiĝinta la 1-an de majo (kiel Mordred) detruus Arturon kaj lian regnon: Arturo kunigis ĉiujn tiujn bebojn kaj dronigis ilin en kaduka ŝipo, krom Mordred, kiu eskapis la frakason, kaj fine revenis al la patra domo.

Aliaj verkistoj diris, ke li estis la nelegitima filo de Arturo mem kaj Morgause. La fratoj aŭ duonfratoj de Mordred estis Gawain, Agravain, Gaheris kaj Gareth.

Mordred venis al la kortego de Arturo. Tie, li kaj Agravain malkaŝis la am-aferon de Reĝino Ginevra kaj Lanceloto. Dum batalo por savi la reĝinon el ŝtiparumo, Lanceloto mortigis Gaheris kaj Garteh. Gawain devigis Arturon invadi Francion. Dume Ginevra restis en Anglio, kaj Arturo konfidis ŝin al la protekto de Mordred. Tiu, tamen, komplotis kapti la anglan tronon kaj edziĝi al Ginevra. Iuj verkistoj diris ke ŝi konsentis; aliaj, ke ŝi fuĝis al monaĥinejo. Aŭdinte raportojn de la perfido de Mordred, Arturo revenis en Anglion, kaj sekvis la Batalo de Camlann, kie Arturo mortigis Mordred sed li mem estis mortige vundata.