Morto ĉe montpasejo Djatlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Morto ĉe montpasejo Djatlov estas tiu ĝis hodiaŭ neklarigita morto de 9 turistoj, kiuj mortis en la Norda Uralo, en areo inter Respubliko Komi kaj regiono Sverdlovsk en la jaro 1959. La mortoj okazis en la nokto de la 1-a al la 2-a de februaro 1959 ĉe la orienta deklivo de la monto Ĥolatĉaĥl (mans-lingve Monto de la Morto; 1097 m). La montpasejo, kie okazis tragedio, pli poste estis nomita laŭ la grup-gvidanto Igor Djatlov, kiel Djatlov-pasejo.

La mankantaj okulatestantoj, la cirkonstancoj de la mortoj kaj la postaj ĵurnalistaj analizoj de la mortoj ekis multajn spekuladojn. Analizoj de la mortoj kondukis al la rezulto, ke la ski-migrantoj verŝajne de-interne tranĉ-malfermis la tendon kaj forlasis tiun senŝue kaj subvestite. La kvin unue trovitaj kadavroj ne havis spurojn pri batalo. Oni trovis du monatojn poste pliajn viktimojn, el kiuj unu viktimo havis rompitan kranion, du aliaj rompitajn ripojn kaj internajn vundojn. La alir-ebleco al la areo estis malpermesita por tri sekvaj jaroj.

Oni supozas, ke la panikon, forlason de la tendoj kaŭzis infrasono, estiĝinta de Karmana vorteksa serio.

Alia supozo estas, ke okazis iu milita eksperimento per grandaj aerbomboj. Laŭ tiu supozo, ties fortaj sonoj kaŭzis panikon kaj tujan senŝuan, subvestite forlason de la tendoj.

Ses el la naŭ grimpantoj mortis je hipotermio. Aliaj uzis vestaĵojn de la mortintoj kaj mortis pro mortaj vundoj, menciitaj supre.