Mosko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mosko estas tre odora substanco, uzata por fabriki parfumojn. Ĝi estas sekreciata de diversaj bestoj, precipe de la moskulo (Moschus): Oni trovas tiun multekostan substancon en ventra glando de moskuloj, kaj pro tio tiu besto estas ĉasata kaj minacata je formorto.

Frexa mosko aspektas kiel bruna oleo, kiu iĝas rompebla sekinĝinte.

La plej ŝatata mosko estas tiu konservata en la glando, tielnomata "mosko en veziko". en la XIXa jarcento, la plej famaj moskoj venis el Nankino, Junano, Bengalio kaj Rusio

Mosko el aliaj bestoj

la Ondatro, la Muska Anaso, la Krocidurino, la Muska Aromio (insekto el la koleopteroj), la Muskaj Testudoj (tri specioj), kaj la Aligatoro ankaŭ havas muskajn glandojn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo mosko originas el la greka μόσχος [mosĥos]el la persa mušk, (kun ebla influo de la Sanskrito muṣká, kiu signifas testiko.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]