Mozilla Public License

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mozilla Public License (angle, "Publika Permesilo de projekto Mozilo", angla mallongigo MPL) estas libera, malfermkoda kaj detala licenco de komputilaj programoj. La licencaj difinoj estas evoluigitaj kaj subtenitaj per la Mozilla-Fondaĵo.

Ĝi ĝis nun trairis du grandajn reviziojn, laste al versio 2.0 kun la celoj de plej granda simpleco kaj bona kongruo kun aliaj licencoj.

La Publika Permesilo de Mozilo estas la licenco por la komputilaj programoj Mozilla Firefox, Mozilla Thunderbird, kaj la plej multaj aliaj programoj de la projekto Mozilo, sed uziĝas ankaŭ de aliaj firmaoj kaj organizaĵoj, kiel ekzemple la programaro Adobe Flex de la firmao Adobe, aŭ la programaro LibreOffice 4.0 de la fondaĵo The Document Foundation.