Mukden-incidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japanaj soldatoj enmarŝas Mukdenon
La Mukden-Okazaĵa Muzeo (laŭvorte, "18-a de septembro Historia Muzeo") en Ŝenjango

La Mukden-incidento aŭ Manĉuria incidento estis japana militistara agresa agado en septembro de 1931. La japana armeo okupis la urbon Mukden (hodiaŭ Ŝenjango, Ĉinio) kaj post la incidento eĉ tutan Manĉurion kaj kreis la pupŝtaton Manĉukuo. Tio estis komenca epizodo de la Dua japana-ĉina milito.

Estiĝo kaj disvolvo[redakti | redakti fonton]

Ĉina delegito alparolas la Ligon de Nacioj post la Mukden-Okazaĵo en 1932.

La japanoj havis specifajn rajtojn en Manĉurio, kiujn ili timis perdi pro la fortiĝantaj Sovetunio kaj Ĉang Kajŝek.

La kapto de Mukden iniciatis japanaj oficiroj sen kono aŭ interkonsento de la japana registaro. La japana Kvantung-armeo okupis la urbon la 18-an de septembro 1931, nokte, pro eksplodo ĉe la japana fervojo en suda Manĉurio. Plia parto de la armeo alvenis la 21-an de septembro el Koreio kaj pli kaj pli okupis Manĉurion dum tri monatoj. En decembro abdikis registaro de ĉefministro Wakatsuki Reijiru, la posta registaro rekonis la invadon, pro premo de la publiko.

La Kvantung-armeo ne alfrontis kontraŭstaron, ĉar Ĉang Kajŝek ordonis retiriĝon. Li esperis je Ligo de Nacioj, sed kvankam la Lytton-komisiono deklaris Japanion agresoro, ĝi forlasis la Ligon kaj regis ĝis 1945 en Manĉurio.