Murado la 4-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Murado la 4-a (naskiĝis la 26-an de junio 1612 – mortis la 9-an de februaro 1640) estis sultano de la Osmana imperio inter 1623 kaj 1640.

Murado surtroniĝis post puĉo en 1623; li estis longtempe sub direktado de la parencoj. Dum unuaj jaroj de lia regado, regis fakte lia patrino, Kösem Sultan. Murado liberiĝis en 1640 elsub la familia patronado. Tion li pruvis per tio, ke li senkapigis la grandveziron kaj transprenis la potencon. Li provis ĉesigi la koruptecon, kio kreskis enorme dum la regado de la pli fruaj sultanoj. Li eldonis leĝojn por ĉesigi la senbridan mon-elpagon (malpermesis konsumadon de vino, tabako, kafo, opio).

La regado de Murado estas konata militiste per milito kontraŭ la Persa imperio, kiam la turkoj okupis Azerbajĝanon kaj en 1638 ankaŭ Bagdadon. Murado persone gvidis la armeon en Mezopotamion akj elstaris per sia militista lerteco.

Li mortis je cirozopodagro, en relative juna aĝo.