Murkronaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Murkronaĵo estas horizontala konstrukcio, enhavata en perimetraj portaj muroj de konstruaĵo, kiu servas al plialtigo de ties spaca rigideco. Devus enhavi ĝin ĉiu konstruaĵo. El statika vidpunkto la murkronaĵo servas por alkroĉigi horizontalajn penigadojn de la konstruaĵo (ekz. pro vento, tremegoj). Tiu ĉi rigidigo estas tre grava ĉe konstruaĵoj kun horizontale nerigidaj plafonoj (kio estas ekzemple fakte ĉiuj lignaj plafonoj) kaj ĉe kadraj konstrukcioj surbaze de muntitaj konstruaĵoj (konataj "socialismaj" paneldomoj, poliklinikoj ktp., sistemoj 1.2, MS 71, H-integro). Ĝenerale eblas diri, ke la murkronaĵoj devas esti farataj en ĉiu etaĝo en la nivelo de plafono. La murkronaĵo povas esti kunigita kun la plafono (plej ofte) aŭ kun linteloj super aperturoj (malpli ofta). Ambaŭ solvoj havas siajn pozitivaĵojn kaj negativaĵojn kaj necesas prikonsideri ilin en konekso kun la solvo de konstruaĵo kiel tutaĵo. La murkronaĵojn oni faras kiel konstrukcioj ŝtalaj, ferbetonaj (plej ofte) aŭ ferbetonaj prefabrikitaj.

Ŝtala murkronaĵo aŭ muraj ankroj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi solvo estas la plej malnova. Ni trovos ĝin ĉe historiaj kaj pli malnovaj konstruaĵoj (konstruitaj proksimume ĝis la jaro 1920). Tio estas sistemo fondita en principo de rektifikebla (longe reguligebla) tirilo. Dum penigo de la konstruaĵo okazas estiĝo de fortoj en perimetra masonaĵo, kiu havas tendencon "elĵetiĝi" eksteren. Internen tial ĝi ne povas, ĉar estas malhelpite al ĝi en tio per plafonaj traboj (la lignaj plafonoj estas kutime ĉiam tie, kie estas uzitaj muraj ankroj). La fortoj en la masonaĵo sekve kaŭzos en la ankroj tirigan normalan streĉon (te. penigadon direkte paralela kun laŭlonga akso de la tirilo). Por ke ne estiĝu rezervoj, tio signifas, ke la tirilo devas esti tirata tuj dum la estiĝo de la horizontalaj fortoj en la masonaĵo, ne nur dum certa valoro, la mura ankro enhavas rektifikan membron, per kies helpo la tirilo estas streĉebla. La mura ankro estas ankaŭ uzata ĉe volboj, kiel elemento alkroĉanta nedeziratan horizontalan reagon de la volbo en la masonaĵon. En tiu ĉi rolo ni povas vidi tiun ĉi elementon ekzemple dum savado de pli malnovaj objektoj kun volboj.

Ferbetona monolitika murkronaĵo[redakti | redakti fonton]

Tiuj ĉi elementoj estas produktataj rekte sur konstruloko kaj ili estas plej ofta speco de la murkronaĵoj. Principo estas simila kiel ĉe la muraj ankroj, sed la ferbetona murkronaĵo malhelpas elfalon de la perimetra masonaĵo eksteren kaj internen. Plua avantaĝo de tiu ĉi tipo de la murkronaĵo eliras el principo de ferbetono, do "kunlaboro" de armaturo kaj betono. La armaturo estas kreita simile kiel ĉe trabo per laŭlongaj drategoj, minimume en ĉiu angulo (tirita kaj premita armaturo) kaj la t.n. hokarmaturoj (helpa kaj ĝira armaturo), kiuj havas kvarangulan formon kaj ili puŝiĝas sur la grategojn laŭlonge. La ferbetonajn murkronaĵon proponas ĉiam specialisto-statikisto, ĉar ili estas penigataj je flekso (dum horizonatala penigado la muro fleksiĝas), je rotacio kaj je premo. La kunigo de la armaturo de la murkronaĵo kaj la plafono aŭ eĉ la lintelo dependas de tipo de plafono (lintelo). Dum ties farado unue estas konstruita ŝelaĵo de murkronaĵo, eventuale de plafono. En ĝin estas enmetita en preskribitaj distancoj de ties internaj muroj la ligita armaturo kaj la murkronaĵo estas enbetonigita. La ŝelaĵo estas forigata unue post dek tagoj kaj konstrui sur la murkronaĵo devus esti pli intense nur post 28 tagoj, kiam la betono atingos norman firmecon. Ofta eraro estas nenia aŭ nesufiĉa izolaĵo de la murkronaĵo, kiu montriĝos en interno kiel rustaj makuloj (kaŭzo estas varma ponto). Tiu estas farata helpe de varme izola materialo (polistireno ks.) ĉiam el ekstere al la tuta alteco de la murkronaĵo.

Ferbetona prefabrikita murkronaĵo aŭ firmigiloj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi tipo de murkronaĵoj estas uzataj ekskluzive ĉe muntitaj kadraj konstruaĵoj. Temas pri elementoj, kiuj firmigas kolonajn sistemojn en horizontala direkto. Kutime ili estas lokigataj en kunigejon de la kolono kaj la port-lintelo. La firmigiloj estas propre traboj, kiuj disportas la horizontalajn fortojn en la tutan konstruaĵon, do ili plialtigas la rigidecon de la tuta kolona sistemo. Stangajn firmigilojn uzas ĉefe sistemoj kun nerekta subvido (do kie estas dum vido de sube al plafono videblaj la port-linteloj). Tio estas ekzemplo de sistemoj S 1.2 aŭ H-Integro. Ĉe sistemoj kun rekta subvido (sistemo MS 71) estas uzata firmigo helpe de plafonaj paneloj. Ĉiu panelo estas alveldita al tabulaj port-linteloj helpe de tabuletoj, kiuj estas proponita al supozata grandeco de penigado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]