Muskato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muskato
Myristica fragrans - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-097.jpg
Myristica fragrans - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-097

La muskato[1] estas la semo de la muskatarbo, ĉiamverda arbo el sudorienta Azio, inkluzive Nov-Gvineo kaj Barato, kies botanika nomo estas bonodora miristiko[2] (Myristica fragrans).

La fruktoj de muskatarboj estas uzataj por du spicoj, la muskato kaj la maciso (ankaŭ nomata, kvankam evitinde, "muskatfloro").

La semo muskato estas pli malpli ovoforma kaj proksimume 20-30 mm longa kaj 15–18 mm larĝa, kaj pezas inter 5 kaj 10 gramojn seke.

Muskatfloro estas la ruĝa kovrilo de la semo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]