Mustafa Barzani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mustafa Barzani
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1903 (1903-03-14)
en Barzan, Mosul Vilayet,  Otomana Imperio
Morto 1-an de marto 1979 (1979-03-01) (75-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Mortokialo pulma kancero
Tombo Gubernio Arbil
Ŝtataneco Irako
Alma mater Milita Lernejo M. V. Frunze
Familio
Frat(in)oj Ahmed Barzani • Abdul Salam Barzani
Infanoj Massoud Barzani • Idris Barzani • Ubaidullah Barzani
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr

Mustafa BARZANI, kurde: مسته‌فا بارزانی Mistefa Barzanî (naskiĝis la 14-an de marto 1903 en Barzan (gubernio Arbil), mortis la 1-an de marto 1979 en Vaŝingtono) – kurda politikisto, fondinto de Partio Demokratia de Kurdio (1946), gvidanto de kurdoj en batalo kontraŭ registaroj de Irako kaj Irano pri kreo de sendependa kurda ŝtato. De siaj samgentanoj konsiderata nacia heroo kaj simbolo de la batalo por sendependeco.

Filo de Mustafa Barzani – Masud Barzani – estas prezidento de aŭtonomeca kurda registaro kaj gvidanto de KDP.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo

Mustafa Barzani naskiĝis en Otomana Imperio. Pro la ribelo kaŭzita de lia gento, li, lia patrino kaj resto de la familio estis malliberigitaj. Mustafa tiutempe havis apenaŭ kvin jaroj. Post certa tempo lia patro, avo kaj frato estis mortigitaj en ekzekuto, kondamnitaj pro la ribelo kontraŭ regopovoj de la imperio.

Junaĝe li aliĝis al taĉmentoj de ŝejĥo Mahmud Barzani, kiuj batalis kontraŭ britoj en Irako. En 1931 aliĝis al gvidata de sia frato Ahmed Barzani ribelo direktita kontraŭ irakaj regopovoj, kiuj klopodis limigi influojn de la kurdaj gentoj. Tamen danke al apogo de la brita armeo, la kurda ribelo estis subpremita kaj Mustafa devis subiĝi.

Barzani restis sub kontrolo ĝis 1943, kiam Irako eksentis rezultojn de la dua mondmilito. Tiam, kune kun la frato kaj 300 personoj, sukcesis trairi al Oŝnavie (Provinco Okcidenta Azerbajĝano), kie sub gvido de senditoj de Sovetunio oni formis fundamentojn sub la kurda ŝtato.

Respubliko de Kurdistano en Mehabad

La 15-an de decembro 1945 kurdaj taĉmentoj sub la komando de Mustafa Barzani aneksis Mehabad, kiu iĝis ĉefurbo de proklamita la 22-an de januaro 1946 Respubliko de Kurdistano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]