Muzeo Viktoria kaj Alberto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Viktoria kaj Alberto
muzeo • muzeo pri fasono • arta muzeo • theatre museum • nacia muzeo • konstruaĵo
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Kensington kaj Chelsea
Adreso Cromwell Gardens
Situanta sur Cromwell Gardens
Arkitekto(j) Aston Webb vd
Estiĝo 1852
Direktoro Tristram Hunt • Martin Roth • John Pope-Hennessy
Koordinatoj 51° 29′ 49″ N, 0° 10′ 18″ U (mapo)51.49685-0.17161999999999Koordinatoj: 51° 29′ 49″ N, 0° 10′ 18″ U (mapo)
Muzeo Viktoria kaj Alberto (Granda Londono)
Muzeo Viktoria kaj Alberto (Granda Londono)
DEC
Muzeo Viktoria kaj Alberto
Muzeo Viktoria kaj Alberto
Situo de Muzeo Viktoria kaj Alberto
Map
Muzeo Viktoria kaj Alberto
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Filioj Young V&A vd
Retpaĝo https://www.vam.ac.uk/
vdr

La Muzeo Viktoria kaj Alberto (simbolo V&A), fondata en la jaro 1852 sub la nomo South Kensington Museum, troviĝas en South Kensington, parto de okcidenta Londono. Ĝi loĝigas la plej grandan kolekton da artmetio kaj fasonaĵoj en la mondo.

En 2003 la muzeo honoriĝis per la prestiĝa Premio plej bona eŭropa muzeo de la Eŭropa Muzea Forumo. En 2010 proksimume 2,6 milionoj da homoj vizitis ĝin.[1] Ekde la 1-a de septembro 2011 la iama ĉefdirektoro de la Ŝtataj Artokolektoj je Dresdeno, Martin Roth, direktis la muzeon ĝis 2017.

La muzea konstruaĵo estis konstruita en edvarda kaj viktoriana stilo, kaj en ĝiaj 145 galerioj (kun totala areo de 45 000 kvadrataj metroj) estas elmontritaj ĉirkaŭ kvar milionoj da ekspoziciaĵoj.

La muzeo situas proksime de la Naturhistoria Muzeo kaj la Scienca Muzeo. La plej proksima Londona metrostacio estas South Kensington; Subtera vojo ligas la muzeojn al la stacio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis establita en 1852 kiel La Muzeo de Produktadoj, kaj en 1854 renomis la South Kensington Museum. En 1899, ĝi ricevis sian nunan nomon, en honoro de la reĝino Viktorio de Britio kaj ŝia edzo Princo Alberto de Saksio-Koburgo-Gotha.

Tiu muzeo estis konsiderita la unua artindustriomuzeo de la okcidenta mondo, kaj estis fondita por promocii kaj reklami bonan dezajnon en la produktado de diversaj objektoj por uzo, precipe en hejmoj. Multaj alia artindustriomuzeoj tra la mondo estis kreitaj laŭ la modelo detiu ĉi muzeo.

La muzeo estis kreita uzante financon de la Monda Ekspozicio en Londono (1851). La unua direktoro de la muzeo estis Henry Cole. En la fruaj jaroj, granda emfazo estis metita sur ĉi tiu muzeo estante io alia ol artmuzeo kiel la Nacia Galerio, kaj ĝi ankaŭ ne devus esti ĉefe akademia institucio kiel la Brita Muzeo. Jam en 1858, la muzeo komencis esti malfermita vespere en certaj tagoj, por ke homoj el la laborista klaso povu viziti la ekspoziciojn post la fino de la labortago, kaj studi la objektojn en la kolektoj por lerni la principojn de bona dezajno.

Hodiaŭ, la Viktorio kaj Albert Museum enhavas objektojn de Ameriko, Nordafriko, Azio same kiel Eŭropo, kaj la kolektoj inkluzivas mastrumaĵojn same kiel tutajn internojn, juvelaĵojn kaj vestaĵojn, skulptaĵojn kaj desegnaĵojn, presaĵojn kaj fotojn, por nomi kelkajn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]