Muzeo de Nuntempa Arto de Rosario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova fasado de la Macro, pentrita-farbita laŭ la venka projekto de Martín Agüero

La Muzeo de Nuntempa Arto de Rosario aŭ en hispana Museo de Arte Contemporáneo de Rosario (MACRo) estas museo de arto situanta en la urbo Rosario, Argentino. Administrade ĝi dependas el la Municipa Muzeo de Belarto Juan B. Castagnino. Ĝi troviĝas ĉe kuniĝo de la Bulvardo Oroño kaj la rivero Paranao kie iam estis grenejo de zono havena de la urbo nomata Silo Davis. La konstruaĵo estis projektita de Ermete de Lorenzi (1900-1971), unu el ĉefaj arkitektoj de Rosario de la 20a jarcento.

La instituco emfazas la konservadon, dokumentadon kaj katalogadon de sia havaĵo, en la helpo al arto rosaria kaj por la aligo de nuntempaj verkoj de la plej diversaj regionoj de la lando, pere de plano de akiro tiucele. Ties havaĵo estas nuntempe la plej grava kolekto de nuntempa arto en Argentino, kun verkoj de artistoj kiaj Nicola Constantino, Marcos López, Marta Minujín, Marcelo Pombo, León Ferrari kaj de grupoj kiaj Tucumán Arde, inter aliaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 32° 55′ 49″ S 60° 39′ 03″ U / 32.93028 °S, 60.65083 °U / -32.93028; -60.65083 (mapo)