Mělník

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri ĉeĥa urbo. Pri bulgara urbo de la simila nomo temas artikolo Melnik.
Mělník
germane Melnik
urbo
Mělník
Blazono
Oficiala nomo: Mělník
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Mělník
Administra municipo Mělník
Historia regiono Bohemio
Riveroj Vltava, Elbo, Pšovka rojo
Situo Mělník
 - alteco 215 m s. m.
 - koordinatoj 50° 21′ 07″ N 14° 28′ 30″ O / 50.35194 °N, 14.47500 °O / 50.35194; 14.47500 (mapo)
Areo 24,97 km² (2 497 ha)
Loĝantaro 20 202 (2023)
Denseco 809,05 loĝ./km²
Tabulo Mezelba tabulo
Plantaro Vinbero
Unua skribmencio 1274
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 276 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0206
NUTS 5 CZ0206 534676
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 21
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mělník
Retpaĝo: www.melnik.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Mělník (prononcu Mjelnjik; germane Melnik) estas urbo en Mezbohemia regiono en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 20 202 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vysoká (distrikto Mělník), Obříství, Liběchov, Velký Borek, Lhotka, Kly, Hořín kaj Dolní Beřkovice.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mělník situas ĉirkaŭ 30 km norde de Prago en fekunda baslando, sur malalta monteto super kunfluejo de du plej gravaj ĉeĥaj riveroj Labe (Elbo) kaj Vltava (Vultavo). El orienta flanko ĝi najbaras al urbo Ŝirmita naturparko Kokořínsko, en flanko okcidenta leviĝas el malaltejo memorinda monto Říp (Rĵip). Pli malproksime estas videbla montetaro České středohoří.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro favoraj vivkondiĉoj (sufiĉe da akvo, fekunda grundo) estis la loko loĝata de pratempo. Jam el la 10-a jarcento verŝajne devenas masonita burgo - antaŭanto de nuna kastelo.

Historio de la urbo datiĝas de jaro 1274, kiam ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a donacis al urbo profiton el rivera komerco.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 112
18807 656
18908 247
19008 976
19109 806
192110 502
JaroLoĝantoj
193011 537
195011 493
196113 076
197015 487
198018 941
199119 625
JaroLoĝantoj
200119 271
201419 139
201619 230
201719 295
201819 351
201919 486
JaroLoĝantoj
202019 559
202119 588
202219 472
202320 202

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo en Mělník

Kun riĉa historio de la reĝa dota urbo oni povas plej bone konatiĝi dum promeno tra malnova centro. La plej grava konstruaĵo tie estas kastelo, konstruita sinsekve dum longa tempo. Dum ĝia konstruado ŝanĝiĝis modaj konstrustiloj de la romanika ĝis la frubaroka. En dua etaĝo troviĝas muzeo ekspozicianta arĥeologion, etnografion, vinfaradon kaj evoluon de infanĉaretoj.

Sub la kastelo troviĝas vastaj vinkeloj, kie oni nun gustumas vinon. Vinejo kun teraso situas rekte super kunfluejo de Elbo kaj Vultavo. De tie oni ĝuas belan panoramon al angla parko situanta en kontraŭa flanko de rivero, kie la urboloĝantoj ŝatas promeni.

Krom kastelo en la urbo elstaras templo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, kiu estis sinsekve multfoje alikonstruita el romanika konstruaĵo tra gotiko ĝis novrenesancaj gabloj. Plua turisma interesaĵo estas ostejo en kripto sub altarejo.

Apud la templo situas estinta latina lernejo, kiu en la 16-a jarcento servis kiel centro de humanisma kulturo.

Riĉecon kaj famon de la urbo atestas burĝanaj domoj sur Placo de la Paco (náměstí Míru), sur kiuj konserviĝis domsignoj de estintaj privilegioj - ekz. Ora ŝafido, Ora stelo, Blua stelo, Ora grapolo. Historie altvalora konstruaĵo estas urbodomo el la 14-a jarcento. Ĉe gotika enirejo oni vidas sur muro 2 historiajn ferajn mezurilojn - la ĉeĥa kaj aŭstra ulnoj.

Urbodomon kun malnovaj burĝanaj domoj kunligas arkado, kiu finiĝas per kapucena klostro kun Preĝejo de 14 helpantoj el duono de la 18-a jarcento. Plua interesa konstruaĵo estas preĝejo de Sankta Ludmila el jaro 1585. En ĝia ligna sonorilejo troviĝas la plej malnova urba sonorilo.

El mezepoko konserviĝis urba remparo. Krom restoj de paradoso kaj novriparita akvoturo troviĝas tie ankaŭ Praga pordego el tempo ĉirkaŭ jaro 1500. Ene de ĝi hodiaŭ oni ekspozicias verkojn de nuntempaj pentristoj kaj aliaj artistoj. Eblas tie aĉeti ceramikaĵojn, juvelojn kaj pluajn artobjektojn.

Vinfarado[redakti | redakti fonton]

Inter la ĉeĥaj urboj Mělník estas fama precipe pro tradicio de vinfarado. Ĝi devenas el duono de la 14-a jarcento, kiam ĉeĥa reĝo Karolo la 4-a ordonis ĉi tie planti vinberujon el Francio. Ĉefa disfloro de vinfarado kaj koneksa kreskado de tuta urbo komenciĝis nur en la 16-a jarcento. Ĉiujare en septembro okazas festo de vinberrikolto, kiu akcentas tradicion de vinfarado. Kvankam vinfarado ne plu estas la ĉefa okupo de loĝantaro, tamen oni agnoskas ĝin eĉ aliloke.

Industrio[redakti | redakti fonton]

En duono de 19-a jarcento la urbo distriktiĝis. Tiutempe komenciĝis evolui krom agrikulturonutraĵindustrio (sukerfabriko). Ĝis hodiaŭ la industrio plimultiĝis per branĉoj energetika, ĥemia kaj konstruado de infanĉaretoj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Distrikta urbo Mělník situas nur 35 km norde de ĉefurbo Prago, tial ĝi estas ofte vizitata de eksterlandaj turistoj. En lastaj jaroj oni plibonigas oferton de turismaj servoj. Sur la centra placo laboras Turisma informcentro, kiu ofertas krom hoteloj kaj pensionoj ankaŭ aŭtokampadejon. Tie estadas organizitaj konatigaj ekskursoj tra interesaĵoj de regiono - burgo Kokořín, sabloŝtonaj rokoj, lago de Mácha kun burgo Bezděz. Plu oni povas eluzi naĝejon, golfeton, elpruntadon de bicikloj aŭ rajdadon. Al tro postulemaj gastoj oni ofertas eĉ belvidajn flugojn.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.