NADH

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NAD = Nikotinamida Adenina Dinukleotido;

NADH = NAD post aldono de unu hidridjono (reduktita formo; estiĝo);

NADPH = en anabolismo grava fosforilizita formo de NADH.

Estiĝo kaj funkciado[redakti | redakti fonton]

Nikotinamida Adenina Dinukleotido (NAD) kaj Nikotinamida Adenina Dinukleotida Fosfato (NADP) estas du gravaj koenzimoj, troviĝantaj en la ĉeloj. NADH estas la reduktita formo kaj NAD+ estas la oksidita formo de NAD. NAD uzatas en la glikolizo kaj citra ciklo de la ĉela respirado. Ties formo estas NADP kun aldono de fosfata grupo (kiel ADP formo de ATP). NADP produktiĝas en la fruaj cikloj de fotosintezo, kaj ĝi uzatas en la posta Kalvina ciklo de la fotosintezo. Ĝi uzatas en multaj aliaj anabolaj reakcioj en la diversaj organismoj.

MH2 + NAD+ -> NADH + H+ + M: + energio, kie M estas metabolaĵo.

Du hidrogenaj jonoj, t.e hidridjono kaj H+ jono transportiĝas de la metabolaĵo. Unu hidrogeno ligiĝas al la karbono, kontraŭflanke al nitrogeno; du elektronoj transdoniĝas al la pozitive ŝarĝita nitrogeno.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]