Naci-demokratia partio (Egiptio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naci-demokratia partio
partio
Komenco 2-a de oktobro 1978 vd
Fino 16-a de aprilo 2011 vd
Lando(j) Egiptio vd
Sidejo Kairo
Ideologio

egipta naciismo

Fondinto(j) Anvar Sadat vd
Ĉefestro(j) Hosni MubarakAnvar Sadat vd
Membro de Socialista Internacio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Naci-demokratia partio (arabe الحزب الوطنى الديمقراطى, latinliterigite Hizb al-ŭatani ad-dimukrati; mallongigo NDP) estas politika partio en Egiptio. Ĝi estas membroasocio de la Socialisma Internacio (SI).

La partio fondiĝis en julio 1978 fare de la pli posta ŝtata prezidanto Anwar al-Sadat, kiu ĝis sia murdiĝo en 1981 estis la partia gvidanto. La plimulto de la partiaj kunfondintoj venis el la meza grupiĝo de la Araba Socialista Unio de Egiptio, la antaŭa ununura partio.

La Naci-demokratia partio ne havas unuecan ideologian koncepton. Tamen konstateblas konsento inter la partianoj favori la pacon kun Israelo, subteni la Ŝarion, do la islaman juran sistemon, kaj la politikajn celojn de Gamal Abdel Nasser kaj de Anwar al-Sadat. La oficiala ideologio de la partio estas la socialismo, tamen socialismo de tre araba formo.

Inter la proksimume 2,5 milionoj da partianoj estas la pli altrangaj ŝtataj oficistoj kaj multaj guberniestroj, urbkonsilistoj, vilaĝestroj kaj ankaŭ gvidaj armeanoj kaj ekonomiaj gvidantoj. Sekve en la partio samtempe reprezentiĝas Nasser-istoj kaj ekonomiliberaluloj. Post la morto de Anwar al-Sadat, la partiestro estas la nuna ŝtata prezidanto Hosni Mubarak. Ĝis la stato de januaro 2011 la partio estas senkonkurence la plej forta politika forto en Egiptio.