Nacia Asocio de Socialaj Laboristoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Asocio de Socialaj Laboristoj
emblemo
organizaĵo • eldonejo de malfermita aliro
Komenco 1955 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Membro de Konsorcio de Socisciencaj Asocioj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Asocio de Socialaj Laboristoj (angle National Association of Social Workers akronime NASW) estas profesia organizo de socialaj laboristoj en Usono. NASW havas ĉirkaŭ 120.000 membrojn. Ĝi gvidas, esploras, ĝisdatigas informojn, subtenas kaj provizas aliajn rimedojn por siaj membroj kaj por socialaj laboristoj ĝenerale. Membroj de NASW ankaŭ povas akiri asekurojn, publikigadojn kiuj estas ekskluzivaj por membroj, rabatojn ĉe aliaj produktoj kaj servoj, kaj daŭran edukadon.

La NASL okupiĝas pri sociala laboro. Nevoĉdonaj membroj de la estraro inkluzivas la Plenuman Direktoron, kiu funkcias kiel Prezidanto de la Fondaĵo kaj la Elektita Prezidanto.

La Fondaĵo administras ampleksan gamon de instruaj kaj esploraj programoj por plenumi sian ĉefan mision, plibonigi la bonfarton de individuoj, familioj kaj komunumoj per la antaŭenigo de politiko kaj praktiko en sociala laboro.