Nacia Observatorio de Kitt Peak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Observatorio de Kitt Peak
Observatorio
La observatorio kaj la Teleskopo Mayal
Oficiala nomo: Kitt Peak National Observatory (KPNO)
Lando Usono Usono
Municipo Tucson (Arizono)
Supermara alteco 2 096 m s. m.
Koordinatoj 31° 57′ 30″ N 111° 35′ 50″ U / 31.95833 °N, 111.59722 °U / 31.95833; -111.59722 (mapo)
Situo de la observatorio en okcidenta Usono
Situo de la observatorio en okcidenta Usono
Situo de la observatorio en okcidenta Usono
Vikimedia Komunejo: Kitt Peak National Observatory
Retpaĝo: http://www.noao.edu/kpno/

La Nacia Observatorio de Kitt Peak (angle Kitt Peak National Observatory, KPNO) estas astronomia observatorio situanta sur la supro de Kitt Peak (Pinto Kitt) en la Sonora-Dezerto, 88 km sud-okcidente de Tucson (ArizonoUsono).

Ĝia MPC kodo estas 695[1]. Kun 24 optikaj teleskopoj kaj 2 radioteleskopoj, ĝi estas plej granda kaj plej diversa aro da astronomiaj instrumentoj en la mondo. Ĝi estas mastrumita de la National Optical Astronomy Observatory (Nacia Optika Astronomia Observatorio aŭ NOAO).

Historio[redakti | redakti fonton]

Kitt Peak estis elektita kiel situejo por observatorio de ties unua direktoro Aden Meinel en 1958, sub kontrakto kun la National Science Foundation (NSF). Ĝi estas mastrumita de la Association of Universities for Research in Astronomy (Asocio de Universitatoj por Esploro pri Astronomio). La tereno estis luprenita de la indianoj Tohono O'odham kun porĉiama interkonsento. La dua direktoro estis Nicholas Mayall, de 1960 al 1971.

En 1982 la NOAO estis kreita por kunsolidigi la mastrumadon de tri observatorioj:
• Kitt Peak ;
• La Nacia Suna Observatorio, kiu havas instalaĵojn sur Kitt Peak kaj sur Sacramento Peak en Nov-Meksiko ;
• La Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo en Ĉilio.

En 2005 la nacio Tohono O'odham procesis kontraŭ la National Science Foundation por altigi la konstruon de kromaj gama-detektiloj en la "Ĝardenoj la Sankta Tohono-O'odham-a Sprito I'itoj", kiuj estas tuj sub la kulmino.[2]

Instrumentoj[redakti | redakti fonton]

Teleskopoj de la Nacia Observatorio de Kitt Peak


La observatorio de Kitt Peak loĝigis la unuan teleskopon de 0,91 m uzata de la projekto Spacewatch por la serĉo de apud-teraj objektoj.[3]

Tute najbare troviĝas la Observatorio MDM kun du teleskopoj de 2,4 m kaj 1,3 m.

Malfermo al publiko[redakti | redakti fonton]

Kitt Peak gastigas programojn al kiuj la publiko povas partopreni :

  • Ĉiu tago, tri gvidataj vizitoj : parolado pri la historio de la observatorio kaj prezento de teleskopo de scienca esploro
  • Ĉiu nokto, programo de nokta observado : la vizitantoj alvenas post-tagmeze, rigardas la sunsubiron kaj uzas binoklojn kaj teleskopojn por observi la kosmon.[4]
  • Krome, la programo APO (Avancita Programo de Observado) permesas, ke amatoraj astronomoj uzas por tuta nokto, unu el la teleskopoj de la Centro por Vizitantoj. Ili povas diskuti kun astronomoj, uzi instrumenton kun CCD-lumkaptiloj aŭ simple admiri la universon.[5]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]