Nacia Parko Mikumi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mikumi.
Nacia Parko Mikumi
nacia parko [+]

Koordinatoj7° 12′ 0″ S, 37° 8′ 0″ O (mapo)-7.237.13333333Koordinatoj: 7° 12′ 0″ S, 37° 8′ 0″ O (mapo)
Areo3 230 km² (323 000 ha) [+]

Estiĝo1964

Nacia Parko Mikumi (Tanzanio)
Nacia Parko Mikumi (Tanzanio)
DEC
Map
Nacia Parko Mikumi
Vikimedia Komunejo:  Mikumi National Park [+]
vdr

La Nacia Parko Mikumi (svahile Hifadhi ya Taifa Mikumi) estas nacia parko de Mikumi, ĉe Morogoro, Tanzanio. La parko estis fondita en 1964, kaj nune kovras areon de 3 230 km² kaj estas la kvara plej granda en la lando. La parko estas trapasata de la aŭtoŝoseo A-7 de Tanzanio.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La parko Mikumi estas bordata sude de la ĉasrezervejo Selous, kaj ambaŭ areoj formas unikan ekosistemon. Du aliaj naturaj areoj kiuj bordas la nacian parkon estas la Montoj Udzungŭa kaj la Montoj Uluguru.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

La pejzaĝo de Mikumi estas ofte komparata al tiu de Serengeti. La ŝoseo kiu trapasas la parkon dividas ĝin en du areoj kun parte diferencaj medioj. La nordokcidenta areo estas karaktera pro aluvia ebenaĵo de la riverbaseno Mkata. La vegetaĵaro de tiu areo konsistas el savano kun akacioj, baobaboj, tamarindoj, kaj kelkaj raraj palmoj. En tiu areo, plej for el la ŝoseo, estas vidindaj rokaroj de la montoj Rubeho kaj Uluguru. La sudorienta parto de la parko estas malpli riĉa en naturo, kaj ne tre facile atingebla.

La faŭno inkludas multajn speciojn karakterajn de la afrika savano. Laŭ lokaj gvidistoj de Mikumi, ebloj vidi leonon grimpanta arbotrunkon estas pli granda ol en Manyara (fama ĉar estas unu el malmultaj lokoj kie leonoj montras tiun kutimon). La parkon enhavas subspecion de ĝirafo, kiun biologoj konsideras la ligon inter la Masaja ĝirafo kaj la Somalia ĝirafo. Aliaj animaloj en la parko estas elefantoj, zebroj, gnuoj, impaloj, kuduoj, nigraj antilopoj, pavianoj, kaj bubaloj. Je ĉirkaŭ 5 km el la nordo de la parko, estas du artefaritaj akvejoj loĝataj de hipopotamoj. Ankaŭ pli ol 400 diversaj specioj de birdoj loĝas en la parko.


Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]