Nacia personigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusa afiŝo de 1914: franca Marianne maldekstre, Patrino Rusio meze tenante ortodoksan krucon super la kapo kaj Britannia dekstre tenanta ankron
John Bull kaj Onklo Sam premas manojn. Super ili, Britannia kaj Kolumbia sidas unu apud la alia.
Surĉevala policano reprezentanta Kanadon kaj la britan John Bull
Tipa Srulik, surkapita de Israela konusĉapelo, piedita per bibliaj sandaloj kaj vestita de T-ĉemizo kaj pantaloneto, ĉe la enirejo al la israela Muzeo de Karikaturoj kaj Bildliteraturo en Holon
Sklavina, Germania, Gallia kaj Roma omaĝas imperiestron Oto la 3-a. (mezepoka bildigo ĉirkaŭ 990)
Hermann Knackfuß, 1895: Popoloj de Eŭropo: de maldekstre dekstren: nenomita, Britanio, Italio, Aŭstrio, Patrino Rusio, Germania, Marianne; en la centro de la bildo la ĉefanĝelo Mikaelo
1919: Francio bonvenigas revenantan Alzacon, sed Ĉeĥoslovakio devas adiaŭi al forironta Teŝinio.

Nacia personigo estas bildigo de landonacio per homa figuro. La homa figuro reprezentanta la landon povas aperi en iu ajn plasta medio - en ĵurnalaj bildstrioj, en propagandaj eldonaĵoj, en skulptaĵoj, en pentraĵoj kaj pli. Estas landoj reprezentitaj per kelkaj malsamaj figuroj, depende de la intereso aŭ periodo. Reprezentado per rolulo al kiu ligas iuj trajtoj servas al la deziro de aparta nacieco prezenti sin kiel havanta tiujn karakterizaĵojn. Kelkfoje, por reprezenti la internan aŭ eksteran politikan intereson.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En la romantika periodo, estis kutime en la okcidenta mondo priskribi la nacion kiel virinan figuron, kutime de diino de saĝo aŭ milito, kiel Ateno, kaj ofte estis asociita kun la nomo donita de la romianoj al tiu lando. Ĉi tiuj figuroj inkluzivas, interalie, Britannia, Germania, Hibernia (reprezentanta Irlandon), Polonia kaj Helvetia (Svislando). Alia figuro kreita sekve de ĉi tiu ideo estas tiu de Kolumbia reprezentanta Usonon.

La priskribo de la lando en formo de patrino estas komuna, kaj ĉi tiuj inkluzivas, interalie, Patrino Albanio (Nëna Shqipëri), Patrino Armenio (Մայր Հայաստան), Patrino Svea (Moder Svea) en Svedio, Bahart Mate (Patrino Hindio - तारत माता), Patrino Rusio (Матушка-Русь) aŭ Patrino de la kartveloj (Kartalis Dede - ქართლის დედა).

En aliaj kazoj oni emfazis la simplecon de la rolulo, kiu celis priskribi ordinaran civitanon. Ĉi tiuj inkluzivas la gaŭĉon en Argentino, John Bull, dika kaj malalta viro, kiu simbolas Anglion, Ola Nordmann, ordinara viro, kiu reprezentas Norvegion, aŭ Juan de la Cruz, la Filipinanojn.

Alia komuna nacia alegorio baziĝas sur figuroj de majstroj, soldatoj aŭ policanoj. Inter ili estas la Mountie, kanadana surĉevala policano, kiu simbolas Kanadon (foje nomita Johnny Kanuck), Johnny Rebel, soldato, kiu simbolis la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono dum la Usona Enlanda MilitoOnklo Sam, figuro naskita dum la Brit-usona milito de 1812, ŝajne en milita tendaro, kiel esprimo de Usono. Ekde la Francia-Prusia Milito Honoré Daumier priskribis en siaj bildstrioj Prusion kiel figuron de Bismarck.

La homa figuro, kiu simbolas Israelon, estas Srulik, knabo. Srulik estas kutime prezentita kiel juna knabo kun israela konusĉapelo kaj bibliaj sandaloj, portante kakian pantaloneton. Dum militoj Srulik kutimis porti uniformon kaj mobilizi por levi nacian moralon.

Fine de la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj la eŭropaj potencoj nomis la Otomanan Imperion "la malsanulo ĉe la Bosporo" pro ĝia malforto kaj la korupteco, kiu karakterizis ĝin.

Estas landoj, kie estas kutime signigi la landon kiel beston. Ĉi tiu signo estas akirita sola aŭ kune kun la homa figuro reprezentanta la landon. Ekzemploj de naturaj alegorioj estas Harimau Belang, la malaja tigro reprezentanta Malajzion, la kivion en Nov-Zelando, la boksan kanguruon en Aŭstralio, la gaŭlan kokon en Francio, kaj la urson en Rusio.

Alia homspeco estas la interreta fenomeno Pollandpilko, bildstrio, en kiu landoj estas prezentataj kiel dialogaj sferoj, kun la flagoj de la landoj sur ili.

Naciaj personigoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lionel Gossman. "Making of a Romantic Icon: The Religious Context of Friedrich Overbeck's 'Italia und Germania.'" American Philosophical Society, 2007. ISBN 0-87169-975-3. [1]