Nacieco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nacieco estas aparteneco de persono al certa nacio, dum kio oni komprenas la nacion kiel socion, en kies formigado la plej grandan influon havas la komuna historio, la komuna kulturo, la komuna lingvo kaj la komuna teritorio.

La nacieco estas kutime difinita laŭ regiono kie oni naskiĝis aŭ travivis la infanaĝon aŭ laŭ la deveno de antaŭuloj. Ĝenerale eblas diri, ke la signifo de la nocio nacieco estas komplike difini. Ĝi ŝanĝiĝis en la paso de historio kaj ĝi estas diferenca ankaŭ laŭ la geografio.

Mala koncepto estus sennacieco, tio estas malaparteno al nacio aŭ mala sento de aparteno al iu ajn nacio. Tiu ĉi koncepto gravis en la nasko de la esperanta asocio SAT.

Ne konfuzu kun ŝtataneco. Dum ekzemple la ŝtataneco de loĝantoj de Britio estas brita, la nacieco povas esti angla, kimra, skota ktp.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]