Nadiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de la relativa situo de la zenito kaj de la nadiro.

En astronomio nomiĝas nadiro (de la araba ندير nadir aŭ نظير nathir, "mala") al la intersekco inter la vertikalo de la observanto kaj la ĉiela sfero. Tio estas: se imagi rekton tra la centro de la Tero kaj tra onia loko sur ties surfaco, la nadiro troviĝas sur tiu rekto, sub oniaj piedoj. Male troviĝas la zenito.

Ĝi uzatas ankaŭ en prisunaj terminoj kiel "la nadiro de la Suno", kiu estas la orbito plej malalta rilate al la horizonto kiun sekvas la Suno je la 12:00a horo en vintro.

En la kunteksto de la pormalproksimaj sensiloj, la termino nadiro referencas al la dispono de la instrumentoj por observado orientitaj perpendikulare al la tera surfaco. Tio aplikiĝas ankaŭ al kosmonaŭto kiu direktas sian rigardon aŭ orientas sian fotilon malsupren, kvazaŭ por orientigi ĝin al la centro de maso de la Tero.

Kiel etendo, nadiro uzatas ankaŭ por aludi al la plej malalta punkto aŭ al la momento de plej granda malo de procezo.