Najado (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Najado.
Najado
Natura satelito  de Neptuno (III)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
natura satelito de Neptuno
Oficiala nomo Neptuno III[1]
Aliaj nomoj S/1989 N 6
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Najado vd
Malkovro
Malkovrintoj Voyager Science Team[1]
Dato de malkovro aŭgusto 1989[1]
Loko de malkovro Kosmoesplorilo Voyager 2[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso (48 227 ± 1) km
Discentreco 0,0004 ± 0,0003
Klinangulo 4,75±0.03° (rilate al la ekvatoro de Neptuno); 4,75° (rilate al la loka ebeno de Laplace)
Periodo 0,2943958 ± 0,0000002 tagoj
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
96 × 60 × 52 km
66 ± 6 km (averaĝe)
Maso
- Denso
~1,9 × 1017 kg
~1,2 × 103 kg/m3
Rotacia periodo Supozeble kaptita
Aksa kliniteco Supozeble 0°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~51 K (supozeble)
Geometria albedo 0,07
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,9 vd
vdr

Najado estas la plej interna natura satelito de la planedo Neptuno. Ĝi estis malkovrita dum aŭgusto 1989, danke al la fotoj senditaj teren de la usona kosmosondilo Voyager 2, la ununura kiu ĝis nun vizitis Neptunon kaj ĝian lunaron. La satelito ricevis sian nunan nomon omaĝe al la Najadoj, personoj el la helena mitologio.

La najada orbito preskaŭ tuŝas la atmosferon de Neptuno, kaj estas aparte malstabila; tajda interago kun Neptuno estas malpliiĝanta ĝian averaĝan alton super la plej altaj nuboj de la planedo, kaj la luno antaŭvideble kolizios kun Neptuno, aŭ diseriĝos kiam la tajda streĉo atingos sojlan nivelon.

Ekde la esplorado de Voyager 2, la lunaro de Neptuno estis plustudata per teraj observatorioj kaj per la kosmoteleskopo Hubble. En 2002 kaj 2003, la teleskopo Keck observis Neptunon kaj facile lokalizis ĝiajn kvar plej grandajn lunojn; Najado tamen ne videblis. La kosmoteleskopo Hubble siavice kapablas lokalizi ĉiun konatan sateliton de Neptuno kaj eĉ malkovri eventualajn novajn satelitojn, sed refoje ne sukcesis retrovi Najadon. Tial supozeblas, ke la orbitaj parametroj kalkulitaj okaze de la malkovro fare de Voyager 2 estas aparte malprecizaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)