Nantua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nantua
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Ain
Arondismento Nantua
Kantono Nantua
INSEE kodo 01269 [+]
Poŝtkodo 01460 • 01130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 449  (2021) [+]
Loĝdenso 270 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 9′ N, 5° 36′ O (mapo)46.1533333333335.6061111111111Koordinatoj: 46° 9′ N, 5° 36′ O (mapo) [+]
Areo 12,79 km² (1 279 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nantua (Ain)
Nantua (Ain)
DEC
Nantua
Nantua
Situo de Nantua
Nantua (Francio)
Nantua (Francio)
DEC
Nantua
Nantua
Situo de Nantua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nantua [+]
vdr

Nantua estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ain, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes [ovɛʁɲ ʁon alp]. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 3 449 loĝantoj sur areo de 12,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 270 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo éstas la administra centro de la arondismento Nantua kaj ankaŭ de la kantono Nantua, do estas unu el la subprefektejoj de Ain.

La teritorio havas komunan limon kun Apremont, Charix, Montréal-la-Cluse, Les Neyrolles, Port kaj Saint-Martin-du-Frêne.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo Nantua situas ĉe la bordo de samnoma lago, kaj piede de alta, kalka klifo. Nantua longe restis vojaĝetapo, ĉe la nacia vojo el Liono al Ĝenevo.

la abateja kirko sankta Mikaelo

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo formiĝis ĉirkaŭ monaĥejo de la Benediktanoj, fondita en 671 de Sankta Amand.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La abatejo Saint-Michel estas romanikstila preĝejo, kiu entenas interalie pentraĵon fare de Eugène Delacroix (Le martyre de Saint-Sébastien). Ĝi estis klasifikita kiel "monumento historia" en 1907.

Viziteblas en la apuda urbo Gex la departementa muzeo pri partizanaro kaj deportado de Ain kaj alta Ĵuraso: ĝi eksponas pli ol 15 000 aĵoj rilate al la Dua mondmilito.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
1936195419621968197519821990199920072020
2760299732653560344035723602390236633453
La nombroj ekde la jaro 1962 estas sen duoblaj kontoj.
jen knelo el fiŝaĵo de ezoko en "saŭco Nantua"
du kneloj, same en "saŭco Nantua"

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

La "saŭco Nantua", farita el butero da kankroj, kutime akompanas fiŝknelojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


la loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj