Narvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Narva)
Narvo
urbo
Flago
Blazono
Ŝtato Estonio Estonio
Regiono Ida-Virumaa
Situo Narva
 - koordinatoj 59° 22′ 23″ N 28° 11′ 46″ O / 59.37306 °N, 28.19611 °O / 59.37306; 28.19611 (mapo)
Areo 84,54 km² (8 454 ha)
Loĝantaro 65 886 (2009)
Denseco 779,35 loĝ./km²
Ricevo de urbaj rajtoj 1302
Urbestro Tarmo Tammiste
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Estonio
Situo enkadre de Estonio
Situo enkadre de Estonio
Vikimedia Komunejo: Narva
Retpaĝo: www.narva.ee
Map

Narvo estas la tria plej granda urbo de Estonio. Ĝi estas la centro de granda ruslingva malplimulto en Estonio, kiu ampleksas preskaŭ 95 procentojn de la urbanaro. Narvo estas grava industria urbo kaj luktas kontraŭ signifaj ekologiaj problemoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Narvo estas la plej orienta urbo de Estonio, rekte ĉe la limo al Rusio ĉe la samnoma rivero Narvo. La rivero, kiu ĉi-tie konsistigas la ŝtatan limon, proksime de la urbo enfluas la Baltan Maron. Najbara urbo de Narvo aliflanke de la rivero estas Ivangorod.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro sia favora situo la urbo jam dum la mezepoko estis signifa komerca loko. En la Kroniko de Velikij Novgorod la loĝloko unuafoje menciiĝas dum la jaro 1171. Dum la jaro 1302 ĝi ekhavis urbajn rajtojn. La reĝlando Danio vendis la regionon dum la jaro 1346 al la ekspansiema armea Ordeno de germanaj kavaliroj. Post ties malfondigo la urbo iĝis posedaĵo de la reĝlando Svedio.

Kiam la caro Ivano la 3-a de Rusio fermigis la komercejon de la Hansa Ligo en Velikij Novgorod, la signifo de Narvo por la regiona komerco ankoraŭ graviĝis.

Dum la Granda Nordia Milito la 20-an de novembro 1700 proksime de la urbo okazis grava batalo, en kiu la rusia armeo sub caro Petro la Granda katastrofe malvenkis. Post la reorganizo de sia armeo la caro tamen kvar jarojn pli poste, dum 1704 konkeris la urbon kaj grandajn partojn de Estonio kaj Latvio, kiujn li anekse integrigis en la Rusian Imperion.

Dum la 19-a jarcento Narvo perdis sian signifon kiel havena komercejo kaj iĝis centro de la teksaĵo-industrio. Inter la jaroj 1918 ĝis 1940 la urbo apartenis al la sendependa respubliko Estonio, poste sekve de perforta konkero fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio ĝis 1991 al la Estona Soveta Socialista Respubliko.

Dum la Dua Mondmilito la urbo preskaŭ komplete detruiĝis, kaj la antaŭe multnombraj historiaj konstruaĵoj poste plejparte ne rekonstruiĝis. La urbon nuntempe karakterizas pluretaĝaj loĝdomoj kun simplaj brikaj fasadoj el la sovetunia epoko. Dum tiu tempo multaj industriaj laboristoj el Rusio kaj aliaj partoj de Sovetunio estis loĝigitaj en la urbo, dum la forloĝigitaj originaj estonaj enloĝantoj dum longa tempo ne rajtis reveni. Tiu deviga rusigo kaŭzis la nuntempe altan procentaĵon de ruslingvanoj en la urbo.

Post la fondo de la rusa urbo Ivangorod aliflanke de la rivero dum la jaro 1492 tra multaj jardekoj ekestis forta interrilato inter la du urboj. Dum la tempo de la unua sendependeco de Estonio dum la 20-a jarcento, inter la jaroj 1918 kaj 1940, ankaŭ Ivangorod estis parto de Estonio, kaj la limo al la tiama Sovetunio situis pli oriente. Nur post la armea okupo de Estonio dum junio 1940 kaj la sekva ordona starigo de Estona Soveta Socialista Respubliko la rivero Narvo deklariĝis la orienta limo de Estonio. Kiam Estonio duafoje dum la 20-a jarcento sukcesis sendependiĝi dum la jaro 1991, la rivero reiĝis gardita ŝtata limo, kiu ekde la akcepto de Estonio en la Eŭropan Union la 1-an de majo 2004 estas parto de la orienta ekstera limo de la Eŭropa Unio.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Distanco inter Narvo kaj grandaj urboj en Estonio per vojo:[1]

Urbo Distanco (km)
Talino 212
Tartu 182
Kohtla-Järve 60
Pärnu 296
Haapsalu 311
Rakvere 118
Valga 268

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Notindaj personoj[redakti | redakti fonton]

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • La Narva Muuseum en la mezepoka germana fortikaĵo Hermannsfeste havas multajn informojn pri la historio de la urbo, fortikaĵo kaj regiono.
La fortikaĵo Hermannsfeste kun ponto al Rusio
  • Arta galerio situas en baroka konstruaĵo el la 18-a jarcento en la urboparto, kiu ĝis la mezo de la 20-a jarcento estis la historia urbocentro.

Pliaj historiaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Vidindas la fortikaĵo Hermannsfeste (germane, estone Hermanni Linnus), restaŭrita konstruaĵo de la Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu ĉe bordo de la rivero Narvo, ĉe kies aliflanka bordo troviĝas la rusia fortikaĵo Ivangorod. En la turo de la fortikaĵo troviĝas la supre menciita historia muzeo.
  • La baroka urbodomoj post severaj damaĝoj pro la Dua Mondmilito rekonstruiĝis.
  • Historia luterana preĝejo kaj ortodoksa preĝejo ankoraŭ rekonstruiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Narva in figures 2010. Narva City Government. Arkivita el la originalo je 2020-06-26. Alirita 2011-11-29. estone angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]