National Basketball Association

El Vikipedio, la libera enciklopedio
National Basketball Association
emblemo
basketbala asocio • basketbala ligo • profesia sporta ligo • interreta datenbanko
Branĉoj • Orienta Konferenco de Nacia Basketbala Asocio
• Okcidenta Konferenco de Nacia Basketbala Asocio vd
Lando KanadoUsono
Fondita en 6-a de junio 1946
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Kobe Bryant defendante kontraŭ LeBron James en februaro 2016, en ludo inter Los Angeles Lakers kaj Cleveland Cavaliers

La National Basketball Association (mallongige NBA; en la angla lingvo signifas "Nacia Korbopilkada Asocio") estas la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado. La NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la NHL, la NFL kaj MLB.

La ligo estis fondita en Novjorko la 6-an de junio 1946 kiel la Basketball Association of America (Korbopilkada Asocio de Ameriko) en la aŭtuno de 1949 post kunigo kun la rivala ligo "National Basketball League". La ĉefsidejo lokiĝas en la Olympic Tower en Novjorko.

Ekde la ludjaro 2004-05 ĝi estas formita de 30 teamoj, dividitaj en du konferencoj, la Okcidenta kaj la Orienta, kiuj siavice estas dividitaj en ses dividgrupoj el po 5 teamoj.

Ĉampionoj[redakti | redakti fonton]

La historie plej ofte venkinta teamo estas la Boston Celtics kun dek sep ĉampionadoj, sekvata de Los Angeles Lakers kun dek ses. La ludisto kun plej multaj ĉampionecoj estas Bill Russell kun dek unu ĉampionecoj en dek tri jaroj. La ludisto kun plej multe da poentoj estas Kareem Abdul-Jabbar kun 38 387 poentoj en dudek jaroj. La ludisto kun pli da individuaj premioj estas Michael Jordan.

Sekcioj de la NBA: nordokcidenta (verde), sudokcidenta (purpure) kaj pacifika (blue) formas la okcidenta asocio, atlantika (ruĝe), centra (oranĝe) kaj sudorienta (flave) formas la orienta asocio. Kvadratoj markas la lokon de la kluboj.

La nuna ĉampiono estas la kalifornia teamo Los Angeles Lakers.

Listo de ĉampionecoj[redakti | redakti fonton]

Teamoj Venkinto Vicĉampiono Totalo Jaroj venkinta Jaroj vicĉampiono
Minneapolis/Los Angeles Lakers 17 15 32 1949, 1950, 1952, 1953, 1954, 1972, 1980, 1982, 1985, 1987, 1988, 2000, 2001, 2002, 2009, 2010, 2020 1959, 1962, 1963, 1965, 1966, 1968, 1969, 1970, 1973, 1983, 1984, 1989, 1991, 2004, 2008
Boston Celtics 17 4 21 1957, 1959, 1960, 1961, 1962, 1963, 1964, 1965, 1966, 1968, 1969, 1974, 1976, 1981, 1984, 1986, 2008 1958, 1985, 1987, 2010
Philadelphia/San Francisco/Golden State Warriors 6 5 11 1947, 1956, 1975, 2015, 2017, 2018 1948, 1964, 1967, 2016, 2019
Chicago Bulls 6 0 6 1991, 1992, 1993, 1996, 1997, 1998
San Antonio Spurs 5 1 6 1999, 2003, 2005, 2007, 2014 2013
Syracuse Nationals/Philadelphia 76ers 3 6 9 1955, 1967, 1983 1950, 1954, 1977, 1980, 1982, 2001
Fort Wayne/Detroit Pistons 3 4 7 1989, 1990, 2004 1955, 1956, 1988, 2005
Miami Heat 3 3 6 2006, 2012, 2013 2011, 2014, 2020
New York Knicks 2 6 8 1970, 1973 1951, 1952, 1953, 1972, 1994, 1999
Houston Rockets 2 2 4 1994, 1995 1981, 1986
Cleveland Cavaliers 1 4 5 2016 2007, 2015, 2017, 2018
St. Louis/Atlanta Hawks 1 3 4 1958 1957, 1960, 1961
Baltimore/Washington Bullets (nun Washington Wizards) 1 3 4 1978 1971, 1975, 1979
Seattle SuperSonics/Oklahoma City Thunder 1 3 4 1979 1978, 1996, 2012
Portland Trail Blazers 1 2 3 1977 1990, 1992
Milwaukee Bucks 1 1 2 1971 1974
Dallas Mavericks 1 1 2 2011 2006
Baltimore Bullets (malfondita en 1954) 1 0 1 1948
Rochester Royals (nun Sacramento Kings) 1 0 1 1951
Toronto Raptors 1 0 1 2019
Phoenix Suns 0 2 2 1976, 1993
Utah Jazz (antaŭe New Orleans Jazz) 0 2 2 1997, 1998
New Jersey Nets (nun Brooklyn Nets) 0 2 2 2002, 2003
Orlando Magic 0 2 2 1995, 2009
Chicago Stags (malfondita en 1950) 0 1 1 1947
Washington Capitols (malfondita en 1951) 0 1 1 1949
Indiana Pacers 0 1 1 2000