Natura interŝanĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de ĉ. 1820, prezentante interŝanĝon inter eŭropaj komercistoj kaj indianoj

En ekonomiko Natura interŝanĝo estas situacio, kiam du aŭ pli subjektoj reciproke interŝanĝis malmonajn aktivojn. Oni povas interŝanĝi ankaŭ servojn aŭ ŝuldatestojn. Profitomalprofito de natura interŝanĝo estas kalkulita pere de prezoj de interŝanĝitaj aktivoj. Notinde, ke natura interŝanĝo ekskluzivas operaciojn kun mono. Interŝanĝo povas estis ekvivalenta, kiam la prezoj de interŝanĝitaj varoj egalas.

Natura interŝanĝo estis unika komerca metodo antaŭ apero de mono. Nuntempe natura interŝanĝo povas ekzisti inter du subjektoj, kiuj konsente volas ŝanĝi varojn. Natura interŝanĝo povas disvolviĝi okaze de inflaciego, kiam mono tute ne plenumas ilian funkcion.

La kolektado de poŝt- kaj enspezmarkoj, kiu iuj foje nomiĝas filatelo, estas ekzemplo de merkato ke multo de kies transakcioj inter interesitaj agentoj estas faritaj de naturaj interŝanĝoj, do ne per mono aŭ valuto, sed havaĵo por havaĵo.

En la moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de 1874 prezentas kamparanon kiu ofertas du gekokojn kiel interŝanĝon kontraŭ gazetabono.

En la moderna periodo pluraj specoj de interŝanĝo povas esti distingitaj:

  • Ordinara interŝanĝokomerco (kiel en antikvaj tempoj) - ĉefe en evoluantaj kaj neindustriigitaj landoj, same kiel en tempoj de ekonomia krizo (ekzemple - eŭropaj landoj kaj precipe post la Dua Mondmilito en Germanio, aŭ la ekonomia interŝanĝo de krudmaterialoj, industriaj aŭ agrikulturaj produktoj inter komercantaj ŝtatoj).
  • Interŝanĝo inter importistoj kaj produktantoj kiuj surmerkatigas siajn varojn al podetalistoj. Ĉi tiuj povas interŝanĝi varojn por pliigi la elekton de produktoj en ilia posedo.
  • Interŝanĝo en la sektoro de reklamado kaj amaskomunikilaro.
  • Interŝanĝado ene de sociaj komunumoj, kiu estas plejparte servkomercon: per interŝanĝado homoj helpas unu la alian per interŝanĝado de servoj, lertecoj, produktoj kaj sciigoj. Interŝanĝa komunumo povas havi propran komunuman valuton uzatan por enkomunuma komerco. Estas miloj da interŝanĝaj komunumoj en la mondo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]