Naĝafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naĝafo
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 724 700  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 2′ N, 44° 20′ O (mapo)32.02895144.339621Koordinatoj: 32° 2′ N, 44° 20′ O (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Naĝafo (Irako)
Naĝafo (Irako)
DEC
Naĝafo
Naĝafo
Situo de Naĝafo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Najaf [+]
vdr

NaĝafNeĝef, arabe نجف, estas urbo en Irako. Ĝi situas sude de Bagdado kaj havas 200.000 loĝantojn, sed tiu nombro baziĝas nur sur diventakso pro la militaj eventoj (stato 2004). Aliaj fontoj parolas pri nombro de ĝis ĉirkaŭ 600.000 loĝantoj.

La urbo estas sankta loko por ŝijaistoj, precipe por imamitoj: en la urbo troviĝas la moskeo de imamo Ali, tombomoskeo de la – por la ŝiajistoj – tre grava imamo Ali ibn Abi Talib, bofilo kaj posteulo de la profeto Mohameto. La moskeo kalkulatas al la plej signifaj islamaj sanktejoj de Irako. La moskeo allogas tage kaj nokte pilgrimantojn. Ĉiu ĉef-strato de Naĝaf kuras stelforme al altaj muroj, defendantaj la moskeon.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1979 anoncis la ajatolo Ruhollah Ĥomejni revolucion en Irano el la urbo, kien li rifuĝis en 1965.

En aprilo 2004 konkeris la urbon la konfiduloj de la radikala ŝiita spirita estro Muktada al-Sadr krom la urbo Kut ankaŭ Naĝaf. La usona armeo provizore retiriĝis en majo, sed en aŭgusto rekonkeris la urbon.

La moskeo de Alijo, grava sanktejo en Naĝafo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]